Remove ads
Usona anglalingva filmo pri spionado de 1956 reĝisorita de Alfredo Hitchcock From Wikipedia, the free encyclopedia
The Man Who Knew Too Much (La homo kiu sciis tro multe) estas usona trilera filmo de 1956 reĝisorita kaj produktorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulis James Stewart kaj Doris Day. La filmo estis la dua de Hitchcock kiu uzis tiun titolon post sia propra filmo de 1934 samnoma kiu uzis grave diferencajn intrigon kaj scenaron.
The Man Who Knew Too Much | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Man Who Knew Too Much |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1956, 11 okt. 1956, 29 apr. 1956, 16 maj. 1956, 22 maj. 1956, 1 jun. 1956 |
Ĝenro | krimfilmo, mistera filmo, nigra filmo, drama filmo, politika suspensa filmo |
Kameraado | Robert Burks |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
Scenaro | John Michael Hayes • Charles Bennett |
Filmita en | Maroko • Marakeŝo |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Rolantoj | James Stewart • Doris Day • Brenda De Banzie • Bernard Miles • Alan Mowbray • Hillary Brooke • Christopher Olsen • Daniel Gélin • Reggie Nalder • Carolyn Jones • Richard Wattis • George Howe • Noel Willman • Ralph Truman • Yves Brainville • Alfred Hitchcock • Walter Gotell • Richard Marner • Bernard Herrmann • Mogens Wieth • Bess Flowers • Leo Gordon • Lewis Martin • Louis Mercier |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
IMDb | |
En la libro-longa intervjuo "Hitchcock/Truffaut" (1967), responde al la aserto de la kolego filmisto François Truffaut ke aspektoj de la refilmaĵo estas tre multe superaj, Hitchcock respondis, "Ni diru, ke la unua versio estas la verko de talentohava amatoro kaj la dua estis farita de profesiulo." Tamen, oni diris, ke tiu aserto ne povas esti precize komprenata.[1][2][3]
Doris Day kantis la temkanton "Que Sera, Sera" [keseRA seRA] (Kio estos estos), kiu ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Originala Kanto kaj iĝis granda sukceso por ŝi. Ili ludas paron kies filo estas kidnapita por eviti, ke ili siavice evitu murdon. Kiel en la filmo de 1934, la pinta momento okazas en la Royal Albert Hall, Londono.[4]
La filmo premieris en la 9a Festivalo de Cannes la 29an de aprilo 1956.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.