The Magnificent Seven

filmo reĝisorita de John Sturges From Wikipedia, the free encyclopedia

The Magnificent Seven

The Magnificent Seven (La Impona Sesopo) estas usona vakera filmo de 1960 reĝisorita de John Sturges en kiu stelulis Yul Brynner, Eli Wallach, Steve McQueen, Charles Bronson, Robert Vaughn, Brad Dexter, James Coburn kaj Horst Buchholz.[1] La filmo estis readapto laŭ stilo de Sovaĝa okcidento el la japana filmo de Akira Kurosawa de 1954 nome La sep samurajoj. Brynner, McQueen, Bronson, Vaughn, Dexter, Coburn kaj Buchholz[1] ludas la rolojn kiuj aperas en la filmotitolo, nome grupo de sep pafistoj dungitaj por protekti malgrandan vilaĝon en Meksiko el grupo de rabistaj banditoj (kies estro estas ludita de Wallach). La muziko de la filmo estis komponita de Elmer Bernstein. En 2013, la filmo estis elektita por la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko de Usono kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[2]

Rapidaj faktoj La Impona Sesopo, filmo ...
La Impona Sesopo
Thumb
filmo
Originala titolo The Magnificent Seven
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 okt. 1960, 24 feb. 1961, 3 maj. 1961, 23 okt. 1960, 1960
Ĝenro vakera filmo, drama filmo, agfilmo
Kameraado Charles Lang
Reĝisoro(j) John Sturges
Produktisto(j) John Sturges
Scenaro Walter Newman  Walter Bernstein  William Roberts  Kurosawa Akira
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksiko Teksaso
Muziko de Elmer Bernstein
Rolantoj Yul Brynner  Eli Wallach  Steve McQueen  James Coburn  Robert Vaughn  Charles Bronson  Horst Buchholz  Brad Dexter  Vladimir Sokoloff  John A. Alonzo  Whit Bissell  Robert J. Wilke  Val Avery  Bing Russell  Valentin de Vargas  Fernando Rey  Victor French  Joseph Ruskin  Rico Alaniz  Enrique Lucero  Larry Duran  Jim Davis
Produktinta firmao United Artists 
The Mirisch Company
IMDb
vdr
Fermi

Alveninte al la vilaĝo, la pafistoj kunlaboras kun la vilaĝanoj por konstrui fortikaĵojn kaj trejni ilin defendi sin. Ili notas la mankon de virinoj en la vilaĝo, ĝis unu el ili, nome Chico, renkontas Petra (Rosenda Monteros) kaj malkovras ke la virinoj estas kaŝitaj pro timo al la pafistoj. Tiuj bone ekrilatas kun la vilaĝanoj, partikulare Petra kun Chico. Kiam Bernardo rimarkas, ke ili estas ricevante elektitan manĝon, ili decidas kunhavi ĝin kun la lokaj infanoj. Tri el la homoj de la maliculoj de Calvera estas senditaj al rekognosko de la vilaĝo; la sepopo mortigas la triopon. Tiam Calvera kaj liaj banditoj venas perforte. La sepopo kun la vilaĝanoj mortigas aliajn ok banditojn kaj forpelas la ceterajn. La vilaĝanoj triumfas, kredante, ke Calvera ne revenos. Sed Chico enŝoviĝas en la kampadejo de Calvera kaj ekscias, ke la maliculoj revenos, ĉar ili elĉerpis manĝaĵojn.

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.