En medicino, tetanio[1] estas la simptomo de nevolonta kontrahiĝo de muskoloj.
Tetanio | |
---|---|
malsano • klinika signo • simptomo aŭ signo | |
Bovino en kola tetanio | |
KIM-10 | R29.0 |
Priskribo
Tetanio konsistas el kontrahiĝo de muskoloj, sen konscia rego. Tetanio povas okazi en diversaj muskoloj; oftas tetanio de la muskoloj de la mano, aŭ de la muskoloj ĉirkaŭ la buŝo, aŭ de la membroj.
Kaŭzoj
Tetanio povas havi diversajn kaŭzojn.
- Manko de kalcio, aŭ troo de fosfato en la dieto
- Nesufiĉa funkciado de la paratiroido
- Nesufiĉo de karbona dioksido en la atmosfero
- Manko de magnezio en la dieto
Muskolaj simptomoj de la malsano tetanoso estas, tamen, ordinare ne klasifikitaj kiel tetanio.
Piednotoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.