From Wikipedia, the free encyclopedia
Teramo CASTELLI, kun la religia nomo Cristoforo, (naskiĝinta en 1597 en Ĝenovo, mortinta la 3-an de oktobro 1659) estis itala monaĥo kaj misiisto en Georgio.
Teramo Castelli | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1597 en Ĝenovo | |
Morto | 3-an de oktobro 1659 (62-jaraĝa) en Palermo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | misiisto • historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Castelli devenis el nobela familio kaj studis en Palermo. Volante iĝi misiisto li aniĝis al la teatinanoj kiam li eksciis ke ili en 1661 planis ekigi mision je Georgio. Tie li alvenis la sekvintan jaron. Unue li aktivis en la Reĝolando Kartli, kie regis Teimuraz la 1-a. En Georgio gravis memstara ortodoksa eklezio (kun klerikaro korupta kaj apenaŭ enpopole ŝtata), sed al misio ankaŭ servis por kontaktofaro, des pli ke reĝo Teimuraz jam antaŭe ekkontaktis la papon kaj hispanajn regantojn por gajni aliancanojn kontraŭ la persoj kaj turkoj. Ili ekinteresiĝis pri okupado de Georgio. Laŭdire ofertitis tiam ankaŭ submetiĝo je la Katolika Eklezio kiel rekompenso.
Inter 1634 kaj 1639 (kiam la tempo pro suverenŝanĝo malfavoris) ili havis misicentron kun kolegio en Ozurgeti en Gurio en okcidenta Georgujo, poste en Mingrelio apud la urbo Cippurias. Ili estis ankaŭ inter 1644 kaj 1646 invitite de reĝo Aleksandro la 3-a en Imeretio kontraŭ la volo de la surloka patriarĥo. Li venigis el Konstantinopolo helpon por malekigi la mision katolikan. Ĉe la laikoj la katolikoj ŝajne estis amataj sed la ortodoksa klerikularo malamis ilin. Kiel misiistoj ili engaĝiĝis pri la ofta mortigo de infanoj kaj la malbonan kutimon vendi servistojn kaj eĉ parencojn en sklavecon turkan.
Castelli elstaris misiiste, pentriste, kuraciste. Li eble ankaŭ verkis edifajn meditaciojn en la kartvela lingvo. Multaj manuskriptoj liaj kun vojaĝrakontoj (li vidis fakte la tutan landon) kaj pli ol milo da skizoj el Georgio troviĝas en la Municipa biblioteko de Palermo. Inter ili estas multaj pri la popolaj moroj sed ankaŭ pri regantoj kaj gravaj personoj, ekz. de Giorgi Saakadse, Aleksandro la 3-a (Imeretio) kaj Teimuras la 1-a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.