frakcio de la komunumo Rivignano Teor From Wikipedia, the free encyclopedia
Teor - jen itale, friule Teôr - estas eksa komunumo en la orienta parto de Italio, kiu ekde la 1-a januaro 2014 estas frakcio de la komunumo Rivignano Teor.[1] Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'Provinco Udine'. Ĝis la limo al Slovenio oriente estas iom malpli ol 60 kilometroj, ĝis la laguno de Marano sude, kiu jam estas parto de la Adriatika Maro, estas malpli ol 15 kaj ĝis la loko Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla" en Esperanto), kie vere estas la marbordo, estas 26. Fine de 2011 en la komunumo vivis 1 954 loĝantoj. Kristana patrono estas unu el pluraj sanktuloj nomataj Maŭro, kies memortago, 26-a de novembro, sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Palazzolo dello Stella, Pocenia kaj Ronchis, kaj kompreneble la frakcio Rivignano de la komunumo Rivignano Teor.
Teor ' | |
eksa komunumo en Italio loĝloko en Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 45° 51′ N, 13° 3′ O (mapo)45.8513.05 |
Alto super marnivelo | 12 m |
Areo | 16 km² |
Najbaraj komunumoj | Palazzolo dello Stella, Pocenia kaj Ronchis |
Patrono | sankta Maŭro |
Festa tago | 26-a de novembro |
Poŝtkodo | 33061 |
Imposta kodo | L101 |
Kodo laŭ ISTAT | 030119 |
Telefona prefikso | 0432 |
Estro | |
Retpaĝo | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.