Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Temisto estas neregula satelito de Jupitero.
Temisto | |
Natura satelito de Jupitero (XVIII) | |
Artista vido de Temisto | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Jupitero XVIII[1] |
Nomita laŭ | Themisto vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | 1. Charles T. Kowal kaj Elizabeth Roemer 2. Scott S. Sheppard kaj aliaj[1] |
Dato de malkovro | 1. 30-a de septembro 1975 2. 21-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | 1. Monto Palomar 2. Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 7 393 220 km |
Discentreco | 0,2115788 |
Klinangulo | 45,76220° (rilate al la ekliptiko) 47,48° (rilate al la jupitera ekvatoro) |
Periodo | 129,87 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8 km (averaĝe) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
7 × 1014 kg 2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze) 0,0029 m/s2 4,8 m/s |
Rotacia periodo | nekonata |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~124 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
0,04 (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21 |
Ĝi estis unue malkovrita la 30-an de septembro 1975 de Charles T. Kowal kaj Elizabeth Roemer en la Observatorio Palomar en Usono. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/1975 J 1[2], sed ĝian orbiton oni ne povis determini, kaj la satelito perdiĝis.
La 21-a de novembro 2000, objekto, kiu kongruis kun Temisto estis observata de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, kiuj maldaure nomis ĝin S/2000 J 1[3]. Rapide montriĝis, ke estis la sama objekto observita en 1975.
Al tiu retrovo respondis observo de la 6-a de aŭgusto 2000[4], far de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars, Jean-Marc Petit, Hans Scholl, Matthew J. Holman, Brian G. Marsden, Philip D. Nicholson kaj Joseph A. Burns.
Temisto estas malgranda objekto. Hipotezinte ĝian albedon al 0,04 kaj ĝian denson al 2,6 g/cm3 (per komparo kun aliaj satelitoj) oni ĉirkaŭkalkulas ĝian grandon al 8 km kaj ĝian mason al 7 × 1014 kg.
Ĝi havas discentran kaj klinitan orbiton, meze inter tiuj de la galilejaj satelitoj kaj de la lunoj de la himalia grupo. Tiu unika orbito faras ke Temisto aniĝas al nenia grupo. Ĝi formas grupon por si sole.
Ĝi ricevis en 2002 la nomon de Temisto[5], unu el la kvindek nereidinoj de la helena mitologio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.