La rivero Tekeze, Tekezé aŭ Täkkäze (en Geeza lingvo: ተከዘ or ተከዜ, origine kun signifo "rivero"),[1] literumita ankaŭ Takkaze,[2] estas grava rivero de norda Etiopio, alfluanto de la rivero Atbara, siavice alfluanto de Nilo. Dum parto de sia fluejo, ĝi formas parton de la plej okcidenta landlimo de Etiopio kaj Eritreo. La rivero estas konata ankaŭ kiel Setit en Eritreo, okcidenta Etiopio kaj orienta Sudano. Laŭ la informo publikigita de la Etiopia Centra Statistika Agentejo, la rivero Tekezé estas 608 kilometrojn longa.[3] La kanjono kiun la rivero kreis estas la plej profunda en Afriko kaj unu el la plej profundaj en la mondo, en kelkaj punktoj kun profundo de ĉirkaŭ 2000 metroj.[4]
Tekeze | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 608 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Eritreo |
Regionoj | Regiono Tigrajo |
La alfluantoj de Ganale Dorja en Etiopio estas dekstre Tahali, Meri, Tellare, Sullo, Arekŭa, Gheoa, Ŭari, Firafira, Tokoro kaj Gumalo; maldekstre Nili, Balagas, Saha, Bembea, Ataba, Zarima, kaj Kŭalema.
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.