Torricella-Taverne estas komunumo kaj ĉefloko de la Komunumaro Taverne en la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3034 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Taverne-Torricella (stacidomo).
Rapidaj faktoj
Torricella-Taverne
Thumb
Blazono de Torricella-Taverne
Blazono de Torricella-Taverne
Thumb
Stacidomo Taverne-Torricella
Stacidomo Taverne-Torricella
Kantono Tiĉino
DistriktoLugano
KomunumaroTaverne
Koordinatoj 46° 4′ 0″ N  55′ 0″ O (mapo)
Nombro de loĝantoj3034
Areo5,24 km²
Alteco427 m super marnivelo
Poŝtkodo6808
Komunumkodo5227
Thumb
Mapo de Torricella-Taverne
Mapo de Torricella-Taverne
Fermi

Geografio

Torricella-Taverne situas sude de la montopasejo Monte Ceneri, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Tra la komunumo fluas la rivereto Vedeggio, kiu alfluas apud Agno al la Lago de Lugano. La komunumo konsistas el la partoj Taverne, Taverne superiore, Taverne inferiore, Il Motto kaj Torricella.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,24 km², de kiuj 69,4% estas kovritaj de arbaro, 8,8% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Torricella-Taverne limas en nordo al Monteceneri, en oriento al Ponte Capriasca kaj Origlio, en sudo al Lamone kaj Bedano, kaj en okcidento al Alto Malcantone.

Trafiko

Tra Torricella-Taverne pasas la kantanona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Lugano-Nordo situas proksiumume 3 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Torricella datiĝas el la jaro 1254 kiel Torexella. En la jaro 1437 aperas la mencio Tabernas de Torexella. El dokumentoj de la jaro 1354 eblas konkludi, ke tiam en Torricella-Taverne ekzistas fortikaj instalaĵoj, kiuj verŝajne sekurigis la sudan limon de la reĝolando Agnuzzo. Sur monteto iam staris burgo, ke kiu konserviĝis turo kaj restaĵoj de ringomuro. Dum la militoj de la Helveta Revolucio en Torricella Taverne staciiĝis en la jaro 1799 la trupoj de la rusa Generalo Aleksandr Suvorov kaj la komunumo estis loko de bataleto inter la trupoj de Suvorov kaj Napoleono.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.