Taga animalo, tagulo aŭ dumtaga animalo estas animalo karaktera pro prefera aktiveco dumtage kaj dormo dumnokte; la eco estas nomata dumtageco. Simila karaktero okazas ankaŭ ĉe plantoj.
- "Tagulo" alidirektas ĉi tien. Por la esperanta arkitekto pseŭdonime konate kiel Tagulo, vidu la paĝon H. B. Hyams.
Ĉe animaloj
Animaloj kiuj ne estas dumtagaj povas esti noktulo (aktiva dumnokte) aŭ krepuskulo (aktiva ĉefe dum la krepusko, tio estas, ĉe mateniĝo kaj ĉe noktiĝo).[1] Multaj animalaj specioj estas dumtagaj, inklude multajn mamulojn, insektojn, reptiliojn kaj birdojn. Ĉe kelkaj animaloj, ĉefe insektoj, eksteraj medimodeloj kontrolas agadon.[1] Dumtageco estas priskriba; ĝi rilatas al observata 24-hora modelo, male al ~24-hora cirkadia ritmo kiu estas memeltena ene de organismo.[2]
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.