Remove ads
boligita bovidaĵo aŭ bovaĵo en buljono, servita kun miksaĵo de hakitaj pomoj kaj kreno From Wikipedia, the free encyclopedia
Tafelspitz (germane Tafelspitz, laŭlitere kun la signifo pinto (de viando) por la tablo) estas boligita bovidaĵo aŭ bovaĵo en buljono, servita kun miksaĵo de hakitaj pomoj kaj kreno. Ĝi estas konsiderita kiel la nacia plado de Aŭstrio[1] kaj estas same populara en la najbara germana ŝtato de Bavario[2][3].
Francisko Jozefo la 1-a, Imperiestro de Aŭstrio, estis granda amanto de Tafelspitz. Laŭ la oficiala kuirlibro de 1912 utiligita en hejmscienclernejoj de la Aŭstro-hungara-Imperio, "la privata tablo de lia majesto neniam estas sen bona peco de boligita bovaĵo, kio estas unu el liaj favoratpladoj."
Tafelspitz estas boletita kune kun radikfruktoj kaj spicoj en la buljono. Ĝi estas kutime servita kun rostitaj tranĉaĵa terpomo kaj miksaĵo de hakitaj pomoj kaj kreno aŭ acidkremo miksita kun ŝenoprazoj[4].
Tafelspitz estas aŭstra nomo de la vianda tranĉo kiu estas uzita, kutime de juna virbovo. Tiu tranĉo estas tipe konata en Usono kiel Standing Rump aŭ Top Round, depende de la nomenklaturo de tranĉoj uzitaj. La brita tranĉo estus nomita Topside.. Ĝi estas la supra malantaŭa fino de la brutaro kie la vosto originas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.