Tadeáš Haenke

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tadeáš Haenke

Tadeáš Xaverius Peregrinus HAENKE, germane Thaddäus, hispane Tadeo, (la 5-a de decembro 1761 en Chřibská – la 31-a de oktobro 1817 en Cochabamba) estis ĉeĥa[1] botanikisto, kuracisto, etnografo, kartografo, geologo, kemiisto, muzikisto, vojaĝisto kaj malkovrinto. Li estis naskiĝinto el Bohemio, sed li mem estis germano el germana familio kaj civitano de Aŭstra monarkio. Kiel la unua en la ĉeĥaj landoj en la jaro 1784 ellasis montgolfieron. Lia vivplenigaĵo fariĝis botaniko kaj famon li akiris dum sia ekspedicio en Alpojn. Poste li vojaĝis ĉirkaŭ la mondo kun ekspedicio de Alessandro Malaspina, post kiu li revenis en Sud-Amerikon, kie li travivis reston de sia vivo. Kiel la unua li malkovris la plej grandan nimfean kreskaĵon nome Victoria amazonica (Victoria regia); li mapigis regionon, kiun li ankaŭ etnografie priskribis. En hispanaj servoj li zorgis pri lokaj indianoj, li faris malkovrojn kun ĉilia nitrato, per kiu oni povis plibonigi pafpulvon; pro helpado ribelintojn li estis arestita, pli poste li mortis dum misteraj cirkonstancoj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Fermi

Lokoj portantaj nomon laŭ Haenke

Thumb
Monumento de Tadeáš Haenke en Sněhov (Malá Skála), kiun establis F. Z. Römisch en la jaro 1825
  • Estas nomita laŭ li Insulo Haenke kaj Glaĉero Haenke en Alasko. Kreskaĵoj - junko Juncus haenkei, alpinio Alpinia haenkei, Leptosolena haenkei, salvio Salvia haenkei, asplenio Asplenium haenkeanum, specio de herbo Aulonemia haenkei, dioskoreo Dioscorea haenkeana, orkideo Epidendrum haenkeanum, Marathrum haenkeanum, paspalo Paspalum haenkeanum, pteriso Pteris haenkeana, sĥinopsiso Schinopsis haenkeana, selaginelo Selaginella haenkeana, sed ankaŭ kvantoj de pluaj kreskaĵoj, sed kiuj estis pase de tempo alinomitaj.
  • En la tria plej granda bolivia urbo Cochabamba, estas nomita laŭ li la plej longa kaj plej signifa avenuo Avenida Tadeo Haenke.
  • En urbo Iquique en nordo de Ĉilio estas nomita laŭ li strato Tadeo Haenke.

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.