urbo en Nord-Makedonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sveti Nikole (makedone Свети Николе) estas urbo situanta en la norda parto de la regiono Vardar en Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo Sveti Nikole. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 11 728 homoj.[1]
Sveti Nikole | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Vardar | ||
Poŝtkodo | 2220 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 728 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 52′ N, 21° 57′ O (mapo)41.86521.9425 [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sveti Nikole [+] | |||
Ĝi situas en valo ĉe kunfluejo de pluraj pli malgrandaj riveroj. La rezulta rivero tiam nomiĝas Svetinikolska Reka. La alteco de la urbo estas ĉirkaŭ 270 - 400 m.
La aŭtovojo A4 pasas tra la urbo, kiu kondukas de Skopjo al la urbo Štip. Regionaj vojoj R1204, R2135 kaj R 2236 sekvas la aŭtovojon A4.
Ĉirkaŭ 5 km sudoriente de la urbo estas civila flughaveno.
Laŭ la censo de 2002, inter la loĝantoj de tiam 13 746 loĝantoj estis 13 367 makedonoj (97,2 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, romaoj, serboj kaj aliaj. Religio: 13 463 ortodoksaj kristanoj (97,94 %). La ceteraj estas islamanoj kaj katolikoj, ktp.
Ekzistas tri preĝejoj en la urbo.
La loĝantaro de la urbo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo kaj la industrio estas reprezentata de: manĝaĵo kaj teksa industrio, laktaĵfabriko, ŝafoj, bovoj, porkoj kaj kortobirdoj kaj ankaŭ abelbredado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.