Svarmo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Svarmo

Agregado de bestoj estas la konduto de certaj bestoj vivantaj en grupoj de multaj individuoj kaj nek kiel soleca specio kaj nek kiel monogama paro.

Thumb
aro de aŭkedoj elmontranta svarman konduton
Thumb
Fiŝariĝo de atlantika haringo (Clupea harengus) migranta al frajejoj en la Balta Maro. La alta rapido povas esti konservita dum miloj da kilometroj. Iuj sciencistoj opinias, ke moviĝi en fermitaj grupoj ŝparas energion.
Thumb
Fenikopteroj en svarmo en lago en Kenjo

Kelkaj el la specioj moviĝas en tre grandaj grupoj kiel la saltulo (lokusto) aŭ la Ruĝbeka teksbirdo kiuj grupe translokiĝas kune kiel aro de milionoj, malheligante la ĉielon kaj damaĝante kultivaĵojn tra Afriko. Kelkaj el ili moviĝas kiel grupo de individuoj sen aranĝo aŭ organizo kaj kolektiĝas en grupoj, ekzemple dum la migra sezono por la gnuo kaj Birdomigrado por birdoj. Aliaj havas pli kompleksan organizan strukturon de sociaj grupoj, en kelkaj el ili estas observata ankaŭ socia konduto inter la membroj.

Tipoj kaj kutimoj de gregado

Vidu Svarmeco kaj inteligenteco

  • Thumb
    Grego de impaloj en Masai Mara
    Masklaro - grupo en kiu maskloj kolektiĝas en difinitaj teritorioj ĉe malfermaj lokoj kaj vokas la inojn por elekti inter ili. Tiu ĉi konduto ekzistas ĉe specioj kiaj la Antilope cervicapra, la Duelbirdo kaj la Centrocercus.
  • Haremo - grupo en kiu domina masklo dominas grupon de inoj. Tio estas la kutimo ĉe la ruĝa cervo, la marelefanto kaj la leono.
  • Dominhierarkio (laŭ socia rango) - bestoj, en kiuj la grupo konsistas el hierarkio inter altrangaj kaj malaltrangaj individuoj. La altrangaj individuoj rajtas manĝi la manĝaĵon unue kaj pariĝi kun la bonaj inoj kaj la malaltrangaj devas subiĝi al ili. Tiel kondutas ĉimpanzoj, leonoj kaj lupoj.
  • Matriarkeco - en ĉi tiu grupo la inoj regas la grupon en kiu ili vivas kaj la maskloj vivas nur rande, alvenante ĉefe por reproduktaj celoj kaj poste retiriĝas. Ĉi tio estas la kutimo ĉe la elefantoj, en kiu la pli maljuna avino regas, kaj ankaŭ ĉe la bonoboj.
  • Oligarkio - ĉe la Papio ursinus ekzistas socia strukturo de vira reganto kiu establas "koalicion de maskloj" kiuj gardas grupon de inoj kaj idoj. Pere de la maskloj la domina masklo povas reteni rivalojn, dominemajn inojn kaj tiel ankaŭ defendas de predantoj.
  • Bonsociemo - ĉi tio estas tre kompleksa grupo, kiu konsistas de densaj kaj grandaj kolonioj, en kiuj ĉiuj individuoj kondutas laŭ la divido de roloj inter ili kaj estas klara hierarkio inter ili. Tio estas la kutimo por abeloj, formikoj, termitoj, vespoj kaj la Heterocefalo.
  • Svarmo - grupo en kiu ekzistas neniu organiza ligo inter la individuoj, anstataŭe ili translokiĝas kiel unuo, ĉiu individuo pensas pri si mem. La plej multaj el la plej grandaj grupoj de bestoj apartenas al ĉi tiu grupo. En la grupo estas la akridoj kaj la ŝterno, neĝansero, la fenikoptero, la sturno, la gnuo, antilopo, fiŝoj, skuoj de papilioj, vespertoj, meduzoj kaj multaj pli.
  • Grego - grupo de hufuloj moviĝantaj kune. En malsovaĝaj specioj la grego estas gvidata de la homa paŝtisto kaj lia paŝtohundo.
  • Bando - grupo de bestoj formita por kunlabori en ĉasado. Paktoj estas oftaj ĉe lupoj, la afrika sovaĝa hundo, la orcino kaj la makula hieno.

Fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.