kristana klerika vestaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sutano estas vestaĵo portita ekde la 18-a jarcento de katolikaj kaj anglikanaj sacerdotoj.
Ĝi konsistas el longa robo kun mallarĝaj manikoj, butonoj kaj rekta kolumo. La koloro de la sutano dependas de la sacerdota rango:
Por episkopoj kaj kardinaloj ekzistas sutanoj kutima (nigra kun bordoj, butonoj kaj zono de la specifa koloro) kaj festa (unukolora).
Ĝis 1962 katolikaj sacerdotoj portis la sutanon ĉiutage, de tiam ili rajtas anstataŭigi ĝin de malhela kostumo kun rekta kolumo. La konferenco de francaj episkopoj proponis porti krucon sur civila vestaĵo, sed la Vatikano respondis, ke kruco ne estas vesto. En Eŭropo portas la sutanon preskaŭ nur maljunuloj kaj tradiciuloj ĉefe en Romo kaj en la Vatikano. Tamen en Afriko kaj Azio sacerdotoj kutime portas ĝin.
Ankaŭ laikoj povas porti sutanon dum religia festo, ekzemple akolitoj. Tamen ankaŭ tie ĉi la sutano plej ofte nuntempe estas anstataŭigita de simpla albo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.