Supra Hauenstein-Pasejo (en la germana lingvo Oberer Hauensteinpass) estas montpasejo en Soloturna Ĵuraso, kiu ligas Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara kun Balsthal en Kantono Soloturno.
Supra Hauenstein-Pasejo | |||
---|---|---|---|
montpasejo | |||
Alteco | 731 m | ||
Geografia situo | CH1903: 624576 / 244586 (mapo)47.3516666666677.7638888888889 | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando | ||
Montaro | Ĵuraso | ||
Akvodislimo inter | Antaŭa Frenke → Frenke → Rejno kaj Augstbach → Dünnern → Aro | ||
Ligas | Waldenburg (BL) kaj Balsthal (SO) | ||
Infrastrukturo | Kantona ĉefvojo n-ro 12 poŝtaŭtolinio | ||
Vojo
Tra la Supra Hauenstein-Pasejo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Bazelo al Soloturno. En nordo la grimpado al la pasejo komenciĝas en Waldenburg. La maksimuma grimpo norde estas 9,5%, la altecdiferenco de Waldenburg ĝis la pasejkulmino estas 197 m kaj la longeco de la rampo 4,72 km. La suda rampo komenciĝas en Balsthal. Ĝi pasas tra Holderbank. La altecodiferneco de Balsthal ĝis la pasejkulmono estas 234 m. La maksmimuma grimpo estas 4,9% kaj la longeco de la suda rampo 7,9 km.
Pasejkulmino
La pasejkulmino situas sur alteco de 731 m s.m. sur al teritorio de la komunumo Langenbruck. Rekte sude de la pasejkulmino situas la centro de la vilaĝo Langenbruck, kiu ofertas diversajn restoraciojn kaj hotelojn.
Infrasturkturo
Trans la pasejo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 12, kiu estas la plej rekta konekto inter Soloturno kaj Bazelo. Inter Balsthal kaj Waldenburg cirkulas poŝtaŭtolinio.
Historio
Laŭlonge de la Supra Hauenstein-Pasejo oni trovis diversajn romiajn restaĵojn, kiujn pruvas, ke la pasejo jam estis uzita dum la romia epoko. Ĝi estis parto de la grava romia vojo de la helveta ĉefurbo Aventicum al Augusta Raurica en nordoriento de la helveta provinco. Dum mezepoko ĝi estis transireble proksimume samtempe kiel la Suba Hauenstein-Pasejo. En la 18-a jarcento la vojo trans Supra Hauenstein-Pasejo estis ofte en malbona stato. En la jarojn 1830 ĝis 1834 la vojo estis renovigita kaj rekonstruita. La malfermo de la unua fervojtunelo sub Hauensten en la jaro 1857 kaŭzis fortan malkreskon de la paseja trafiko. Post la dua mondmilito pro la kreskanta nombro da aŭtomobiloj, la trafiko trans la pasejo denove forte kreskis. Per la malfermo de la Belchentunelo de la svisa aŭtovojo A2 la trafiko trans la pasejo denove malpliiĝis. [1]
Bildaro
- Restoracio Taverne kaj benzinejo sur la pasejokulmino en Langenbruck
- Pasejkulmino
- Rigardo al Langenbruck de la pasejkulmino
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.