profesio From Wikipedia, the free encyclopedia
Supermanekeno aŭ supermodelo estas persono kiu laboras kiel modelo tre alte pagita kaj kun tutmonda famo. La termino estis popularigita en la popola kulturo en la 1990-aj jaroj. Laŭ Albert Watson, unu de la tiamaj popularaj fotistoj, ĉio estis rezulto de la propra konkurenco inter agentejoj, kiuj eĉ ekpostulis, ke oni inkludu sur la kovrilpaĝoj fotojn de iliaj modeloj.[3]
Ili laboras, ĝenerale, por elstaraj modfasonistoj kaj tre prestiĝaj markoj. Ili havas kontraktojn, patronojn kaj reklamkampanjojn milionulajn, kaj iĝas plej ofte famuloj.[4][5][6]
Oni diferencigas ili disde la ceteraj modeloj ĉefe pro sia tutmonda famo, akaparante grandan procenton de la kovrilpaĝoj de la ĉefaj revuoj pri modo. Kvankam ankaŭ la ceteraj modeloj povas same montri grandan belecon, la ge-supermanekenoj ĝuas sian pli grandan popularecon por akiri plej enspezigajn kontraktojn. Tiukadre, ankaŭ la markoj de luksaj varoj dungas supermodelojn por asociigi ilian famon al la reklamataj produktoj. Ĉefe en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, aperis ankaŭ kelkaj masklaj supermodeloj (ankaŭ top model), akirante simile gravan protagonismon en la modindustrio.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.