From Wikipedia, the free encyclopedia
La sulka rozo (Rosa rugosa)[1], ankaŭ nomata kamĉatka rozo aŭ terpomrozo estas plantspecio el la genro Rozoj (Rosa) ene de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi originas el Orientazio kaj nun kreskas kiel neofito en multaj regionoj de la mondo.
sulka rozo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rosa rugosa THUNB. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Rosa rugosa kreskas kiel somerverda arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĉ. 1,50 metrojn. Ĝi disvastiĝas razensimile pere de subgrundaj stolonoj. Ĝi havas mallongajn kaj dikajn pikilojn. La alternesidantaj folioj estas 8 ĝis 15 cm longaj kaj nepare plumaj kun kvin ĝis naŭ folietoj. La folioj estas tipe sulkaj kaj similas al tiuj de terpomoj.
Ĝi floras de junio ĝis septembro. La malforte odorantaj, duseksaj floroj havas diametron de 6 ĝis 8 cm. La floroj estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas malhelrosea ĝis blanka. La rozfrukto estas kun diametro de du centimetroj relative granda kaj havas brikruĝan koloron.
La vegetativa multigado okazas per subgrundaj stolonoj. Per tio la planto povas gajni rapide grandan areon. La polenigado okazas per burdoj, abeloj kaj per skaraboj.
La origina kreskoregiono de Rosa rugosa etendiĝas de la ĉinaj provincoj Ĝilinio, Liaoning, Ŝandongo trans Koreio kaj la rusa fora oriento ĝis Japanio.[2] En multaj regionoj de la mondo plantita ĝi apartenas ofte al invadaj plantoj.
La sulka rozo estas en Mezeŭropo frostrezista ornamplanto, kiu estas kultivataj kiel heĝoj kaj kiel solulplanto.
La unua priskribo de Rosa rugosa okazis 1784 fare de Carl Peter Thunberg.[2] La specia epiteto rugosa estas latine kaj signifas „sulka“ kaj rilatas al la sulka aspekto de la folioj. Sinonimo de Rosa rugosa THUNB. estas Rosa ferox LAWRENCE kaj Rosa pubescens BAKER.[2]
La plurfoje floranta sovaĝrozo estis kultivata ekde 1845 en Eŭropo [3] . Intertempe ekzistas pluraj kulturvario. Ekzemple:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.