Sulfita acido
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sulfita acido aŭ Sulfito de Hidrogeno (Acidum sulphurosum[1]) estas nestabila neorganika acido, kiu ekzistas nur en akva solvaĵo kaj ekestas per enakvigo de sulfura dioksido. Ĝi estas senkolora kaj odoras laŭ sulfura dioksido.
Sulfita acido | |
![]() |
![]() |
Molekula formulo = H2SO3 | |
Mola maso = 82,07 g mol−1 | |
Denseco = 1.857 g cm−3 |
Ĝia formulo estas H2SO3, ĝia CAS-numero 7782-99-2. La formulo identas kun tiu de sulfonata acido, kiu tamen havas alian strukturan formulon,ĉar unu el la hidrogenoj estas anstataŭata de organika radikalo.
Ĝiaj saloj nomiĝas sulfitoj, ĝiaj esteroj hidrogenaj sulfitoj.
Faka nomo de sulfita acido estas du-hidrogena sulfito. Komunlingve uzatas ankaŭ la nomo "sulfura" aŭ "sulfureca acido", sed ĝi estas neklara, ĉar uzata ankaŭ por sulfata acido. Ĝi estas kaŭstika substanco (tia, kia detruas la histojn).
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.