La Aŭstralia kuleranaso aŭ Aŭstralazia kuleranaso (Anas rhynchotis) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj en la tipa genro Anas.
Aŭstralia kuleranaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstralia kuleranaso, masklo kaj ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas rhynchotis (Latham, 1802) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi loĝas en tre densaj marĉoj. En Aŭstralio ĝi estas protektata laŭ la National Parks and Wildlife Act, 1974. Ili loĝas en sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, kaj Novzelando[1].
Aspekto
Ĝi gamas laŭgrande el 46–53 cm.
Ĝi estas specio simila al la parenca Kuleranaso, sed sen verda kapo kaj sen tiom kontrasta bruna flanko inter la blankaj brusto kaj suba ventro. Tamen la beko estas simile grandega, malhela (nigreca) kaj spatelforma.
La masklo havas blugrizan kapon kun vertikala blanka duonluno, tre kontrasta inter preskaŭ nigreca areo, antaŭ la okuloj, simila al tiu de la Bluflugila anaso, sed iom malpli markata. La dorso estas simile malhela al tiu de la Kuleranaso kaj same la brunega flanko ne tiom kontrasta inter ja tre blanka suba ventro, sed ne tiom blanka brusto, sed bruneca kaj makuleca.
Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo: la ino estas ĝenerale malhelbruna kun multaj nigrecaj markoj. Krome la masklo havas flavajn irisojn, dum la ino malhelbrunajn.
Subspecioj
La Aŭstralazia kuleranaso havas du subspeciojn:
- A. rhynchotis rhynchotis Aŭstralia kuleranaso, la nomiga raso, loĝas en sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio[1].
- A. rhynchotis variegata Novzelanda kuleranaso, loĝas en Novzelando[1].
Loĝantaro
La statuso de la Aŭstralazia kuleranaso estas Malplej Zorgiga[2].
Bildaro
- Ino ĉe Lago Monger
- Masklo ĉe Lago Monger
Notoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.