From Wikipedia, the free encyclopedia
Substrato havas diversajn signifojn.
En la geosciencoj substrato (latina: bazo) estas la origina materialo por la grundformiĝo, ekzemple la origina ŝtonaĵo ĉe certa kreskejo.
En hortikulturo la esprimo substrato signifas ĉiuspeca nutraĵbazo, inkluzive la aŭtoktona tergrundo, kiu estas karakterizita per la diversaj grundotipoj.
Samtempe la grundo ankaŭ estas substrato (ekologio) en la senco de materialo sur kiu organismoj vivas. En biokemio substrato estas kemia kombinaĵo el diversaj biomolekuloj kaj mikroorganismoj.
Pri la aliaj signifoj de substrato vidu substrato
Subratoj konsistas el diversaj teraĵoj plus diversaj aldonaj ŝtofoj. Ekzistas ankaŭ senteraj substratoj.
En la subĉiela kultivado de arbokultivejo, fruktkultivado kaj surkampa legomkultivado la plantoj precipe estas kultivataj en la autoktona grundo; en plantdomo la plantoj kreskas plej ofte en substratoj, kiuj pli aŭ malpli ne havas kontakton al la tero. Tiu estas la sekvo el la intensa utiligado en plantdomoj. Krome ofte okzas salakumulado en la plej supra tavolo de la grundo kaŭzata de altnivela sterkado kaj arida klimatkondiĉoj. Ankaŭ fermitaj kulturmanieroj pro la terakva protekto devigas la hortikulturistoj uzi substratojn.
Tiaj substratoj ankoraŭ enhavas kiel ĉefa komponaĵo tero el la agro aŭ de kompoŝto Helpsubstancoj estas torfo, plej ofte blanktorfo kaj sablo por altigi la aerkapaciton de la teraĵo. Aldoniĝas kalko kaj sterkaĵoj. Torfo altigas la akvokapaciton de la substrato kaj reduktas la pH-valoron.
mineralsterkaĵo (mg/l) | |||||
---|---|---|---|---|---|
baza materialo | kalko | N | P2O5 | K2O | |
torfa kultursubstrato | |||||
TKS 1 por elsemado kaj piklado | 100 % blanktorfo | 6 kg kalcikarbonato pH 5,0-6,0 |
140 | 120 | 220 |
TKS 2 por enpotigado | 100 % blanktorfo | 6 kg Kalcikarbonato pH 5,0-6,0 |
430 | 240 | 530 |
“Potgrond“ por terbloketoj | 60–70 % nigra torfo, 30–40 % planktorfo, 40–70 l/m3 sablo | 7 kg dolomita kalko/m3 pH 5,5-6,0 |
160–220 | 190–270 | 220–310 |
torfo-argilo mikso aŭ „Einheitserden nach Fruhstorfer | |||||
Tipo 0 po mem sterki | 20–40 % argilo + 60–80 % blanktorfo (eventuale ĝis 50 % nigra torfo) | pH 5,5–6,5 ankaŭ sen kalko | < 50 | < 30 | < 60 |
Tipo P por elsemado kaj piklado | pH 5,5–6,5 | 150–200 | 100–200 | 100–300 | |
Tipo T por enpotigado | pH 5,5–6,5 | 250–400 | 200–400 | 200–500 | |
arbŝela kultursubstrato | |||||
RKS 0 | 30–60 % arbŝela humo + blanktorfo, nigra torfo, argilo | 2–4 kg Kalcikarbonato/m3 pH 5,5–7,0 |
30–100 | < 200 | < 200 |
RKS 1 | 100–250 | 150–300 | 200–500 | ||
RKS 2 | 250–450 | 200–400 | 300–600 |
La supre menciitaj torf-argilo-miksaĵoj kaj torfkultursubstrato estas industriskale produktitaj substratoj. Ili estas normigitaj, sen damaĝorganismoj kaj malsanoj kaj ĉiam kun la sama pH-valoro kaj sterkaĵoj. Kompare kun teraĵoj, kiuj estas memfaritaj, la substratoj kun torfa aŭ arbŝela bazo estas pli malpezaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.