From Wikipedia, the free encyclopedia
Suĝoŭo (ĉine 苏州, pinjine: Sūzhōu) estas universitata urbo en la Ĉina Popola Respubliko en provinco Ĝjangsuo, kiu famas pri ŝtonopontoj, pagodoj kaj ĝardenoj. La plej belaj ĝardenoj apartenas al Monda Heredaĵo. Pro la kanaloj ĝi nomiĝas "Venecio de Ĉinio".
Suĝoŭo situas sur ebenaĵo proksime de Jangzio, marbordo kaj lago Taihu.
Suĝoŭo estas unu el la plej maljunaj urboj en la regiono, menciiĝis en 514 a.K. En 209 a.K. ribelo okazis. Post finkonstruo de Granda Kanalo la urbo trovis sin strategie situante sur grava komercvojo. Invado de mongoloj okazis en 1275. La unua vojaĝo de Ĉeng He startis la 11an de julio 1405, el Suĝoŭo.
Suzhou havas humidan subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj.
Suĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja, voja kaj ŝipa trafiko estas vigla. En la urbo metroo funkcias.
Pro sia kultura signifo, Suĝoŭo havas pli ol 50 ĝemelurboj, pli ol iu ajn alia urbo en Ĉinio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.