From Wikipedia, the free encyclopedia
La Striardeo (Butorides striata) konata ankaŭ kiel Mangrova ardeo, Ardeeto aŭ Verdadorsa ardeo, estas malgranda ardeo de la familio de Ardeedoj. Striardeoj estas ĉefe nemigrantaj kaj notitaj pro kelkaj interesaj kutimaraj trajtoj.
Striardeo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Striardeo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Butorides striata (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Verde tutmonda disvastiĝo; flave reproduktejoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu birdo estis dumlonge konsiderata samspecia kun la tre proksime rilata nordamerika specio, nome Verda ardeo, kiu nun estas kutime separata kiel B. virescens, same kiel la Sundevala ardeo de Galapagoj (nune B. sundevalli, sed ofte inkludata en B. striata, ekz. fare de BirdLife International[1]); kolektive ili estis aluditaj kiel "verdadorsa ardeo".
Ties reprodukta vivejo estas malgrandaj humidejoj, marĉoj, mangrovejoj, ĉu salakvaj ĉu nesalakvaj de tropikoj de la Malnova Mondo el Okcidenta Afriko al Japanio kaj Aŭstralio, kaj en Sudameriko. Oni registris vagantojn en oceanaj insuloj, kiaj Ĉuuk kaj Yap en la Federacio de Mikronezio, la Marianoj kaj Palaŭo; birdo registrita en Yap la 25an de februaro, 1991, estis el kontinenta Azio pli ol el populacio de Melanezio, dum la origino de la birdo vidata en Palaŭo la 3an de majo, 2005 ne estis klara.[2]
Plenkreskuloj havas blugrizajn dorson (en flankoj plumoj kun helaj bordoj) kaj flugilojn (subflugiloj pli helaj), blankecajn al sablokolorajn subajn partojn, nigrecajn al malhelbrugrizajn kronon kaj bekon kaj mallongajn flavajn al rozkolorecajn krurojn. Ankaŭ irisoj estas flavaj. Bazo de suba makzelo foje estas hela kaj estas ankaŭ griza mustaĉa strio. Kelkaj havas helan areon en frunta brido. Tiu ardeo estas 36 al 48 cm longa kun enverguro de 56 cm. Ties beko estas 7 al 9 cm longa, kio helpas al fiŝkaptado.
Junuloj estas pli brunaj supre kaj striecaj sube.
Tiuj birdoj staras senmove ĉe akvobordoj kaj atendas gvate la predon, sed ili estas pli facile videblaj ol multaj aliaj malgrandaj ardeoj. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, ranojn, reptiliojn, musojn kaj akvajn insektojn. Ili foje uzas allogaĵojn, faligante plumon aŭ folion zorge sur la akva surfaco kaj plukante fiŝojn kiuj venas scivolemaj[3].
Ili nestumas en platformo el bastonetoj 20–40 cm longaj kaj 0.5–5 mm dikaj. La tuta nesto estas ĉirkaŭ 40–50 cm larĝa kaj 8–10 cm alta ekstere, kun interna depresio 20 cm larĝa kaj 4–5 cm profunda. Ĝi estas kutime konstruita ne tro alte supergrunde en arbustoj aŭ arboj sed foje en ŝirmaj lokoj surgrunde, kaj ofte ĉe akvo. La ino demetas 2–5 ovojn, kiuj estas palbluaj kaj ĉirkaŭ 36 por 28 mm.[4]
Ili kutime estas ĉu solaj ĉu laŭ paroj. Krom solema, temas pri silentema specio. Ĝi aktivas ĉefe krepuske aŭ mateniĝe, sed ankaŭ dumtage kaze de urbaj medioj. Ili flugas plej ofte malalte.
Oni observis iam plenkreskulon dum pekuliara kaj mistera kutimaro: enneste, ĝi prenis bastoneton per sia beko kaj faris rapidan antaŭenan kaj reenan movojn per la kapo, kiel kudrilo de kudromaŝino. La signifo de tiu kutimo estas tute nekonata: dum tiaj movoj okazas ĉe multaj aliaj nestumantaj birdoj kiam ili ŝajne kunpremas la neston, movas la ovojn, aŭ forpelas parazitojn, ne estis tiu la kazo ĉe tiu partikulara Striardeo.[4]
Junuloj resursas al memmontrado kiam ili sentas sin minacataj, per etendo de ties kolojn kaj indikante per beko al ĉielo. Oni ne scias kiel tiu povas haltigi predanton.[4]
Disvastigata kaj ĝenerale komuna, la Striardeo estas klasata kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN; tio pravus depende ĉu la Sundevala ardeo estas inkludata en B. striata aŭ ne.[1]
Tiu birdospecio havas 20 subspeciojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.