Steenwijkerland

municipo en Overiselo, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Steenwijkerlandmap
Remove ads

Steenwijkerland (52° 47′ 0″ N  7′ 0″ O (mapo)) estas municipo en la "Kapo de Overiselo" en la nederlanda provinco Overiselo. Fine de 2021 en la municipo vivis 44 341 loĝantoj sur areo de 321,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 138 loĝantoj/km².

ISO

Rapidaj faktoj Municipo Steenwijkerland, nederlanda municipo ...

La municipo ekestis je la 1-a de januaro 2001 pro kunfandiĝo de la municipoj Brederwiede, IJsselham kaj Steenwijk.

La regiona lingvo en granda parto de la municipo (norde de la linio Blokzijl-Wanneperveen) estas Stellingwerfs kiu ankaŭ estas parolata en la frisaj municipoj Ooststellingwerf kaj Weststellingwerf.

En la municipo situas la nacia parko De Weerribben kiu plejparte konsistas el marĉa torftero karakterizata pro longdaŭra torfiĝo.

Remove ads

Vilaĝoj

Baarlo, Baars, Barsbeek, Basse, Basserveld, Belt-Schutsloot, Blankenham, Blauwe Hand, Blokzijl, De Bult, De Klosse, De Kolk (parte), De Pol, Dinxterveen, Doosje, Dwarsgracht, Eesveen, Giethoorn, Heetveld, IJsselham, Jonen, Kadoelen, Kalenberg, Kallenkote, Kuinre, Leeuwte, Marijenkampen, Moespot, Molenhoek, Muggenbeet, Nederland, Oldemarkt, Onna, Ossenzijl, Paasloo, Roekebosch, Ronduite, Scheerwolde, Sint Jansklooster, Steenwijk (municipejo), Steenwijkerwold, Tuk, Vollenhove, Wanneperveen, Wetering, Willemsoord, Witte Paarden, Zuideinde kaj Zuidveen.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads