From Wikipedia, the free encyclopedia
Stefan Ruzowitzky (naskiĝis la 25-an de decembro 1961 en Vieno) estas aŭstria reĝisoro kaj scenaristo. En 2008 lia kineja filmo Die Fälscher ricevis la Akademian Premion kiel plej bona eksterusona filmo.
Stefan Ruzowitzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1961 (62-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Verkoj | Montevideo Tempo The Inheritors Anatomy All the Queen's Men Anatomy 2 The Counterfeiters Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch Deadfall Das radikal Böse Cold Hell |
Grandan parton de sia infanaĝo Stefan Ruzowitzky pasigis en la urbo Düsseldorf en okcidenta Germanio, kiel lia patro laboris kiel inĝeniero. Post kiam la familio revenis al Aŭstrio, li frekventis gimnazion en la urbo Linco, kaj tie abituriĝis. Li studis teatran sciencon kaj historion en la viena universitato kaj produktis plurajn popmuzikajn filmetojn, ekzemple por 3-o-Matic ("Success"), N'Sync ("Tearin' up my heart") aŭ Stefan Raab ("Ich mache nur noch Volksmusik"). Ekde la jaro 1999 li estas edzo de Birgit Sturm (naskiĝis en 1968), la paro havas du infanojn kaj loĝas en Klosterneuburg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.