Sparapeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sparapeto (sparapet, armene Սպարապետ) estis plej alta militista posteno (poste honora titolo) en antikva kaj mezepoka Armenio, la supera ĉefkomandanto de la armeo. Ĝi aperis en la 2-a jarcento a.K.,[1] dum regado de Artaŝes la 1-a, kaj estis uzata en la reĝlando Armenio kaj la armena reĝlando en Kilikio.
La posteno tradicie estis heredata en la naĥarara familio Mamikonjan dum regado de Arsakida Dinastio kaj poste, dum la marzpanata periodo (428—636). Ekde la lasta duono de la 8-a jarcento estis heredata en la familio Bagratuni.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.