urbo de Karelio en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sortavala (ruse Сортавала, svede Sordavala) estas urbo en la respubliko Karelio de Rusio. Laŭ la stato de 1897 en la urbo vivis 1 600 loĝantoj sur areo de 15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 107 loĝantoj/km². La urbo situas sur bordo de lago Ladoga. En la urbo estas fervoja stacio.
Sortavala | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo administra dividaĵo de Rusio eksa komunumo de Finnlando vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Respubliko | Karelio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 186790 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 600 (1897) [+] | ||||
Loĝdenso | 107 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 61° 42′ N, 30° 40′ O (mapo)61.730.666666666667 [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sortavala [+] | |||||
Ĝis 1918 la urbo estis nomita en la rusa lingvo Serdobol (Сердоболь).
La urbo kaj apudaj urbetoj kaj kamparaj vilaĝoj formas apartan urban distrikton de la Respubliko Karelio. La distrikto havas 34 700 loĝantojn kaj inkluzivas i.a. urbeton Värtsilä kaj monahejan insularon Valaam. La urbo mem havas 20 700 loĝantojn.
La praa loĝantaro de Sortavala regiono estas kareloj. De 14-a ĝis la 15-a jarcento la regiono apartenis al Novgorodo. La regiono estis aneksita al Svedio en 1617 kaj la ortodoksa loĝantaro grandparte fuĝis al Rusio (vidu: Tverjaj kareloj).
La urbo Sortavala estas fondita en 1643 (pluraj fontoj mencias fondojaron 1632, kiu tamen estas malĝusta).
Ĝis 1721 la urbo apartenis al Svedio. Kiam la urbo fariĝis parto de Rusa imperio en 1721 ĝi perdis siajn urbajn rajtojn. Dum la milito de 1742 ĝis 1743 la svedoj okupis la urbon kaj bruligis ĝin. En 1783 la urbaj rajtoj estis redonitaj. En 1812 la urbo estis ligita al Finnlando (Granda duklando Finnlando de Rusa Imperio).
Signifa evoluo okazis post 1894, kiam fervojo estis konstruita de Viborg al Sortavala. Tio signifis evoluon de industrio, ekzemple segejoj kaj diversaj uzinoj estis fonditaj en la urbo. Instruista altlernejo estis fondita en la urbo en 1880 kaj lernejo de pastroj en 1918.
Post la vintra milito inter Finnlando kaj Sovetio (1939-1940) la urbo estis ligita al Sovetio, kie ĝi fariĝis parto de Karela-Finna Soveta Respubliko. Inter 1941 kaj 1944, dum milito, la urbo estis religita al Finnlando. Ekde 1944 ĝi apartenas al Rusio.
La antikva ligna urbocentro estas konservita malgraŭ militoj.
La loĝantaro de la urbo kreskis malrapide. En 1697 la urbo havis nur 600 loĝantojn.
En 1939 la urbo havis 4 700 loĝantojn kaj en antaŭurboj ekster la urba limo estis pliaj 4 500 loĝantoj. En vintra milito (1939-1940) la urbo estis ligita al Sovetunio kaj la finna loĝantaro fuĝis al Finnlando. La novaj loĝantoj venis el diversaj partoj de Ruslando kaj ankaŭ el Belorusio kaj Ukrainio.
En 1959 Sortavala havis 17 600 loĝantojn, el kiuj 76,1 % estis rusoj kaj 4,8 % kareloj.
Ĉefurbo: Petrozavodsk
Belomorsk | Kemj | Kondopoga | Kostomukŝa | Laĥdenpoĥja | Medveĵjegorsk | Olonec | Pitkjaranta | Pudoĵ | Segeĵa | Sortavala | Suojarvi
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.