monto en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sommerberg estas 501,9 m[1] alta monto de la Haardt ĉe la orienta rando de la Palatinata Arbaro en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio.
Sommerberg | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 501,9 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato | ||
Montaro | Haardt (Palatinato), Palatinata Arbaro | ||
Geografia situo | 49° 19′ N, 8° 6′ O (mapo)49.3223778.105728 | ||
| |||
La monto Sommerberg apartenas kiel la Zwergberg (589,3 m), la Sommerseite (540,8 m), la Rittersberg (531,8 m), la Sternberg (511,3 m) kaj la Nollenkopf (490,3 m) al la antaŭmontoj de la Hohen Loog (618,7 m). Ĝi troviĝas rekte ĉe la rando de la Haardt. En la nordo la monto estas ligita per malalta montoselo kun la monto Sommerseite. La pinto de la monto Sommerberg estas komplete kovrata de arbaro. La monto troviĝas sur la teritorio de la urbo Neustadt ĉe la Vinstrato.
Ĉe la sudorienta deklivo de la monto troviĝas en alteco de ĉ. 380 m veterkruco. La enskribaĵo sur la soklo de la kruco informas, ke la kruco estis el la jaro 1864 kaj starigita de la paroĥa komunumo Diedesfeld.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.