biografio pri hungara prokuroro From Wikipedia, the free encyclopedia
Soma Borszéky [ŝoma borsEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borszéky Soma estis hungara prokuroro, ministeria oficisto. Lia origina familia nomo estis Pintye [pintje] ĝis 1868.
Soma Borszéky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pintye Soma |
Naskiĝo | la 25-an de marto 1828 en Almásmező (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 17-an de januaro 1913 en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo oficisto |
Soma Pintye[1] naskiĝis la 25-an de marto 1828 en Almásmező (vaste konata ankaŭ Pojen, Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Poiana Mărului (Brașov) en Rumanio), li mortis la 17-an de januaro 1913 en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sibiu en Rumanio).
Soma Borszéky maturiĝis en piarista gimnazio en Kolozsvár en 1847, poste li estis ŝtata oficisto du jarojn en Nagyszeben. Li batalis en fino de la Hungara revolucio de 1848 (1849), poste li estis ĉefamilia edukisto. Li ankaŭ akiris diplomon en la Reĝa Jura Akademio (Nagyszeben) en 1851, poste li estis prokuroro en kelkaj urboj de Transilvanio. Inter 1861–1867 li laboris en la hungara konsulejo en Bukareŝto, poste en ministerio en Budapeŝto ĝis la emeritiĝo en 1889. Li kontribuis en hungaraj kaj germanaj gazetoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.