Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Solanum muricatum aŭ pepino (espane: pepino dulce, pepino melón, pera melón, pepino de fruta, melón de árbol) estas plantspecio el la familio Solanacoj (Solanaceae). Ĝia origino estas Sudameriko. Ĝi estas kultivataj en Kolumbio, Peruo, Ĉilio, Kalifornio, Florido, Svislando kaj suda Hispanio.
pepino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Solanum muricatum Aiton | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Pepino estas herbeca, ĉ. 1 m alta, multe disbranĉita plurjara planto. La helverdaj foliojestas oblongeovalaj simplaj ĝis iompinataj. La folioj estas maldense haraj. La planto estas nur iomete frostrezista, sed supervivas mallongdaŭran froston.[1]
La petaloj estas lilaj-blankaj aŭ violkoloraj-ruĝaj. La koloro de la floroj dependas de la kultivaro kaj la temperaturo. Se la temperaturo estas super 27 °C la floro estas blanka, la koloro ŝanĝas ĉe pli malalta temperaturoj de 10 ĝis 20 °C al ĝis malhelblua – violkolora .[2] La stamenoj estas malpli longaj ol la petaloj, la anteroj estas flavaj. La stigmo estas iomete pli granda ol la stamenoj.[3] La fekundigado okazas per mem- aŭ fremdpolenigado. Depende de la deveno kaj bredada linioj la planto kreas pli aŭ malpli partenokarpajn fruktojn.[4] La fruktoj estas beroj kun unu aŭ deu kameroj.[5] La plej multaj ovoformaj fruktoj fariĝas 10 ĝis 20 cm granaj kaj 150 ĝis 400 g pezaj. La maldika ŝelofariĝas de verda ĝis flavece kun violkoloraj strioj. La fruktkarno estas flavece oranĝkolora ĝis orflava. Ĝi entenas du kavojn kaj malmultajn semojn. La fruktoj bezonas de la ekfloro ĝis maturiĝo 80 ĝis 105 tagojn.[4]
Pepino estas indiĝena en la andoj, kie ĝi jam de longe estis kultivata. En norda Peruo oni trovis indikoj, ke la planto jam estis uzata dum la moĉea kaj solenara kulturoj de 600 ĝis 800 a.K.. Oni trovis ceramikajn skulptaĵojn kun pepinoj en tomboj.[6] Sovaĝa formo de la specio ne estas konata. Ankaŭ intensaj esplorojne trovis la precizan devenlokon.Oni supozas, ke unu el jenaj specioj Solanum caripense, Solanum tabanoense aŭ Solanum basendopogon estas prauloj de pepino. Diversaj molekularaj esploroj montris, ke Solanum basendopogon estas pli malproksime parenca ol la du aliaj specioj. Probable tiu specio estas la rekta pratipo de pepino. 85 % de la esploritaj sudamerikaj ekzempleroj montris pli proksiman parencecon al Solanum caripense, dum la resto estas pli parenca al „Solanum tabanoense. La solvo povas esti aŭ du diversaj originoj aŭ hibridigo.[7][8] Krome la specioj Solanum perlongistylum kaj Solanum catilliflorum etas malproksime parencaj al pepino.[9]
Ekster la Andoj pepino estis kultivataj unue en Novzelando kaj Aŭstralio poste en Usono, Israelo, Eŭropo kaj Japanio.[7][10] 1785 pepino venis al Francio kaj en 1882 ĝin estas varbata en Kalifornio kiel kulturplanto.[11]
La multobligado okazas plej ofte per semoj. Pepinoj povas esti ankaŭ facile multobligata vegetative per stikaĵoj. En Mezeŭropo pepino estas uzata por ornami domon kaj ĝardenon.[3][12][13]
Plej bone taŭgas grundon kun pH de 6,5 ĝis 7,5. Ĝi estu humosa kaj tralsebla. Bonae drenita grundo gravas, ĉar la planto ne toleras hidromorfan grundon.[1][14].[13] Profesia kultivado similas al tio de kukumoj, tomatoj, kapsikoj kaj melongenoj.[12] La taŭga plantdenseco en Nederlando ekzemple estas 2 plantoj je m².[5][15] La temperaturo en la vitrodomo ne estu sub 10 °C kaj ne super 30 °C ,ĉar alikaze kreiĝas nur malmultajn fruktojn.[16][17] Tro da sterkado kun samtempe malalta aerhumideco kaj tro altaj temperaturoj donas malmultajn fruktojn.[18]. Im professionellen [19][20] 2 [21] Depende de la kulturvario kaj sezono la rikolto varias.[22] En profesia kultivado en vitrodomo eblas rikolton de 12 ĝis 16 kg/m² .[12] Ekster vitrodomo la rikolto nur estas maksimume 9 kg/m².[23].[16][24]
Plej ofte estas Alternaria spp., terpomskaraboj, folilaŭsoj, foliminiga muŝo, Phytophthora infestans[25], ŝpinakaroj kaj blankaj muŝoj.[1] la plej oftaj virusoj estas tomata bronzmakula viruso kaj cauchuma-mozaika viruso.[5]
La pepino havas dolĉan guston kaj la gusto similas almikso inter melono kaj piro. Maturaj pipinoj povas esti manĝataj kunŝelo kiel pomo. oni ankaŭ povas konservigi ĝin kiel kukurbo.[3]
La stokado de la fruktoj eblas plej bone ĉe 5 °C kaj alta aerhumideco. Tiel ili konservas la kvaliton plej longe. Temperaturoj sub 5 °C kaŭzas malvarmdamaĝojn.[10] La fruktoj estas stokeblaj ĝis 3 semajnoj ĉe temperaturo de 12 °C kaj optimalaj kondiĉoj.[26][27]
La fruktoj de pepino enhavas po 100 g freŝa pezo averaĝe 35 mg vitaminon C, 5-9 g sukeron, kaj 0,14 % frutacidoj.[28][29] La tuta sukero konsistas el saĥarozo, glukozo kaj fruktozo. Ĉ. duono estas saĥarozo. La kvanto de vitamino C estas pli alta ol en la plej multaj fruktoj, inkluzive citrusoj.[29] La frukto verŝajne enhavas ankaŭ kontraŭkoncerogenajn ecojn.[30]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.