Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sojourner estas robota esplorsondilo kiu surmarsiĝis la 4an de Julio, 1997,[1] en la regiono Ares Vallis de Marso. Sojourner estis funkcianta en Marso dum 92 suntagoj (95 tagoj). La esplorilo estis la unua radohava vehiklo kiu veturis sur alia planedo ekster Tero, kaj estis parto de la misio Mars Pathfinder.[2] Ĝi havis antaŭan kaj malantaŭan kameraojn kaj aparataro por konduki kelkajn sciencajn eksperimentojn. Desegnita por misio daŭrantan 7 suntagojn, kun ebla etendo al 30 suntagoj,[3] ĝi estis finfine aktiva dum 83 suntagoj (85 tagoj de la Tero). La esplorilo komunikis kun la Tero tra la baza stacio de Pathfinder, kiu havis sian lastan sukcesan komunikan sesion kun la Tero je la 3:23 a.t. PDT en la 27a de Septembro, 1997.[1][4] La lasta signo ricevita el la esplorilo okazis en la mateno de la 7a de Oktobro, 1997.[5] La misio de Sojourner formale finiĝis kvar monatojn poste nome la 10an de Marto, 1998, post elĉerpiĝo de pluaj ebloj.
Sojourner veturis distancon de ĝuste pli ol 100 m ĝis la komunikeblo perdiĝis.[6] Ties fina konfirmita ordono estis resti stacie ĝis la 5a de Oktobro, 1997, (91a suntago) kaj poste veni ĉe la surmarsigilo,[7] kvankam ne estas indiko, ke ja ĝi kapablis fari tion.
Tiu rover (esplorveturilo), estis nomita Sojourner honore al la aktivulino por la civilaj rajtoj Sojourner Truth, kaj havis pezon de nur 10,6 kg; ĝi iĝis la unua rover kiu funkciis ekster la sistemo Tero-Luno.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.