Sluis
municipo en Zelando, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en Zelando, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Sluis, (kluzo) okcidentflandre: Sluus, estas nederlanda urbo kaj municipo en la sudokcidenta parto de la provinco Zelando, en la regiono Zelanda Flandrio. La komunuma areo limas en la sudo je la belga provinco Orienta Flandrio, en la okcidento je la belga provinco Okcidenta Flandrio, en la nordokcidento je la Norda Maro, en la nordo je la okcidenta skeldo kaj en la oriento je la municipo Terneuzen. La municipo havis ĉ. 24 000 loĝantojn (2011) kaj areon de 307 km². Oostburg estas la administracia sidejo de la municipo.
Sluis | |||
---|---|---|---|
nederlanda municipo (2003–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4500–4519 • 4524–4529 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 243 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 21′ N, 3° 30′ O (mapo)51.353.5 [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Areo | 307,01 km² (30 701 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sluis [+] | |||
En la municipo oni parolas zelanda-flandre, variaĵo de la okcident-flandra dialekto.
Loĝlokoj en la komunuma areo Sluis:
Aardenburg, Akkerput, Bakkersdam, Balhofstede, Biezen, Boerenhol, Breskens, Cadzand, Cadzand-Bad, De Munte, Draaibrug, Eede, Groede, Heille, Het Eiland, Hoofdplaat, Hoogeweg, Kapitalendam, Klein-Brabant, Koninginnehaven, Kruisdijk, Kruishoofd, Maaidijk, Marollenput, Moershoofde, Mollekot, Nieuwesluis, Nieuwland, Nieuwvliet, Nieuwvliet-Bad, Nummer Eén, Oostburg, Oostburgsche Brug, Oudeland, Plakkebord, Ponte, Ponte-Avancé, Pyramide, Retranchement, Ronduit, Roodenhoek, Sasput, Scherpbier, Schoondijke, Sint Anna ter Muiden, Sint Kruis, Slijkplaat, Slikkenburg, Sluis (stad), Smedekensbrugge, Steenhoven, Stroopuit, Terhofstede, Tragel, Turkeye, Valeiskreek, Veldzicht, Vuilpan, Waterlandkerkje, IJzendijke kaj Zuidzande.
La Batalo de la Kluzo estas nomata evento okazinta la 24-an de junio 1340, kiam pere de la ŝipa batalo de L'Écluse (en franca, nome Sluis en Zelanda Flandrio), la angla reĝo Eduardo la 3-a, kandidato al la krono de Francio, neniigis la ŝiparon de sia rivalo, la reĝo de Francio Filipo la 6-a, antaŭ la estuaro de la rivero Zwin, marbrako (nuntempe ensabligita) kiu fluas el Bruĝo. Estis la unua grava batalo de la Centjara milito. Oni ĉirkaŭkalkulis 15 000 mortojn de la flanko de la francoj, dum 9 000 mortojn de la flanko de la angloj.
Provinco Zelando | |
---|---|
Borsele | Goes | Hulst | Kapelle | Middelburg | Noord-Beveland | Reimerswaal | Schouwen-Duiveland | Sluis | Terneuzen | Tholen | Veere | Vlissingen | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.