Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Slochteren (53° 13′ N; 06° 48′ E Mapo)
Municipo Slochteren | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Slochteren | Blazono de municipo Slochteren | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Ĉefloko | Slochteren | |
Areo - Tero - Akvo |
158,84 km² 152,28 km² 6,56 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
14.933 (1-a de januaro 2005) 98 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 13′ N, 6° 48′ O (mapo)53.2166666666676.8 | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N33, N387 | |
CBS-municipokodo | 0040 | |
Telefona kodo | 0596, 0598 | |
Poŝtkodo | 9615–9629, 9939 | |
Oficiala retejo | http://www.slochteren.nl/ | |
(loĝantoj je la 1-a de januaro 2005: 14.933, fonto: CBS) estas antaŭa municipo en Midden-Groningen en la provinco Groningen Nederlando. La antaŭa municipo havis areon de 158,84 km² (de kiu 6,56 km² akvo). La Schildmeer nun estas la ununura granda lago en ĉi tiu municipo. Meerstad, nova loĝkvartalo ĉirkaŭ nova lago estos konstruota inter Slochteren kaj Groningen.
La antaŭa municipo estas konata pro ĝia gasproduktado. La gasveziko de Slochteren entenas 1032 miliardojn m³ da tergaso, tio estas du triono de la nederlanda gasrezervaĵo. Pro la gasproduktado pluraj tertremoj okazis en la regiono, pro tio oni malpliigis la produktadon ekde 2014.
La antaŭa municipo Slochteren havas ŝoseranda (fakte kanalranda) domvicokonstruado kiu pli-malpli sekvas sablodorson kiu estas restaĵo de la glaciepoko. Aliaj restaĵoj de tio oni trovas en la formo de glaĉerkavoj kaj silikargiladorso en Schildwolde. Sur ĉi-lasta loko estas konstruita la Juffertoren (Fraŭlinoturo), unika pro ĝia tutmasonita turpinto.
La antaŭa municipo Slochteren konsistis el la sekvaj vilaĝoj: Froombosch, Harkstede, Hellum, Kolham, Lageland, Luddeweer, Overschild, Scharmer, Schildwolde, Siddeburen, Slochteren, Steendam, Tjuchem, Woudbloem.
La provinco Groningen rearanĝis la municipojn ekde la 1-a de januaro 2018. Kune kun la municipoj Hoogezand-Sappemeer kaj Menterwolde ĝi nun nomiĝas Midden-Groningen. La provinco donis la regionon ĉirkaŭ Meerstad apud Harkstede al la nova municipo Groningen.
La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la municipo Slochteren:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.