brita esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Pejno Simono (ofte stiligita kiel PEJNO Simono[noto 1]), oficialnome Simon Edward Adrian PAYNE (naskiĝis la 23-an de decembro 1941 en Bristolo, Britujo) estas brita esperantisto.
Simon Edward Adrian Payne | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Pejno Simono |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1941 (82-jaraĝa) en Bristolo |
Lingvoj | Esperanto • angla • germana |
Loĝloko | Weilmünster |
Nacieco | brito |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Germanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1956–) vikipediisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Poemojn kaj kantojn |
Verkis en Esperanto | Artikolojn kaj rakontojn |
Esperantistiĝis en | 1956 |
Ekde sia dudekjaraĝiĝo li loĝis en Germanujo — unue apud Hanovro, poste apud Frankfurto ĉe Majno (en Weilmünster). Pejno Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto. Li plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn kaj fondis kelkajn firmaetojn.[1][2][3] Li kreis la tekstoprilaboran programon Ĉapelilo. Dum sia Esperantumado li plurfoje plurjare kabeis. Li iam ankaŭ aktivis en Vikipedio.[4]
Li tradukis kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribis kelkajn mallongajn rakontojn kaj aldone iomete verkis kaj recenzis por la ĉiumonata revuo Monato.
Vikipedie
Reteje
Reteje
Por la grupo Honey-Moon (tiam Anneliese kaj Erwin Schloesser, kiuj kantas en stilo sur la limo inter Germana popolstila muziko kaj popmuziko)
Reteje
Ĉe Libera Folio
Reteje
en Monato
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.