libro far Johano R. R. Tolkien From Wikipedia, the free encyclopedia
Silmariliono (angle The Silmarillion [zi silmeRILien], el kvenja titolo Quenta Silmarillion [kŭenta SilmarIllion] "Rakonto [de la] silmariloj, kvenje silmarilli, genitive -on) estas libro unuafoje eldonita anglalingve en 1977 de Christopher Tolkien. Kune kun la aŭtoro Guy Kay li redaktadis kaj finpreparis vastan gamon da skribaĵoj postrestantaj de lia ĵus mortinta patro J.R.R. Tolkien. La tasko estis malfacila, ĉar la tekstoj devenis el la tuta vivodaŭro de Tolkien, kaj tre variis: Unuj longis, aliaj mallongis, unuj estis nefinitaj, kaj aliaj uzis nomojn ne kongruantajn kun la resto. Silmariliono estis la vera vivoverko de Tolkien, por kiu La Mastro de l' Ringoj estis nure flanka afero, kaj ŝajne Christopher tro senatente publikigis la sufiĉe koncizan verkon: Jaron post jaro poste li eldonadis mankantajn aŭ variajn tekstojn, ĉu en Unfinished Tales ("Nefinitaj Rakontoj"), ĉu en la seriego The History of Middle-earth ("Historio de Mez-Tero", ĝis 2002 12 volumenoj).
The Silmarillion | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | John Ronald Reuel Tolkien | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 15-a de septembro 1977 | ||||
Ĝenro | fantasto • mythopoeia | ||||
Loko de rakonto | Arda | ||||
Honorigoj | Locus Award for Best Fantasy Novel • NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books | ||||
| |||||
| |||||
Kompare kun La Mastro de l' Ringoj kaj La Hobito, Silmariliono estas komplika libro - laŭ frua buŝ-recenzisto vera "Malnova testamento". Parte ĉar la lingvaĵo estas pli antikveca, parte ĉar apenaŭ aperas hobitoj, sed ĉefe ĉar ĝi ne vere havas unu kontinuan rakonton en si, sed multajn! Ĝi pritraktas la tutan historion de Mez-Tero, ekde ties ekkreiĝo fare de Dio, ĝis kie finiĝas La Mastro de l' Ringoj - etendo trans jarmiloj, kun senfinaj luktoj inter "bonuloj" kaj "malbonuloj", kaj eĉ inter la bonaj mem: Kaj Elfoj kaj Homoj interbatalas. Ĝi estas morna kaj ŝajne senespera libro, sed tre bela ĝuste pro tiu nigro, ekpenetrita de lumo, kio donas al ĝi aparte keltan trajton.
Jen la vera Quenta Silmarillion. Krome la libro entenas interalie rakonton pri Númenor (la Atlantido de Tolkien), la Akallabêth [akallabez]. Ĝi estis insulo, kiun bonaj homoj ricevis donace de la Gedioj post la Granda Batalo, kaj kiun homa avido finfine sinkigis, ŝanĝante la mondon de ebena cirklo al tia ronda globo, kian ni konas hodiaŭ, kaj kia estis ankaŭ en la epoko de la Hobitoj.
Silmariliono ankoraŭ ne trovis sian Esperantan tradukiston.
Kelkaj muzikistoj kaj muzikgrupoj uzis la rakonton de la Silmariliono. Summoning, atmosfera nigrametalroka grupo, publikigis plurajn konceptalbumojn pri La Mastro de l' Ringoj kaj la Silmariliono. Blind Guardian, potencmetala grupo, eldonis la konceptalbumon Nightfall in Middle-Earth pri la libro. La komponisto Martin Romberg verkis tri simfoniajn poemojn pri partoj de la Silmariliono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.