papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Siksto la dua, latine Sixtus II, greke Xystus B, naskiĝis je nekonata dato (proksimume en 215) en Grekio kaj mortis en 258. Li estis papo ekde 257 ĝis sia morto kiel martiro, la 6-an de aŭgusto 258 per senkapigo. Siksto, antaŭ ol esti papo, estis instruisto en urbo Caesarea Augusta, hodiaŭ Zaragoza. Eble li verkis la historian libron Ad Novatianum.
Siksto la 2-a | ||
---|---|---|
24-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 257 | |
ĝis 258 | ||
Antaŭulo | Stefano la 1-a | |
Sekvanto | Dionizio | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | proksimume en 215 en Grekio | |
Morto | 6-an de aŭgusto 258 en Romo | |
Mortokialo | senkapigo [#] | |
Lingvoj | moderna greka lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam li ĝuis la plej altan respekton de ĉiuj fruaj martiraj papoj, tamen la ĉefdiakono Laŭrenco de Romo, kiu estis martirigita kun li, kaj estis mortigita kvar tagojn post la senkapigo de Siksto, do la 10-an de aŭgusto, estas multe pli konata en kristanismo. La vivo kaj laboro de la du trovis la plej altan artan esprimon en la kapelo de la papo Nikolao la 5-a en la Vatikano, dum la pentristo Rafaelo senmortigis lian bildon en la pentraĵo de la Siksta Madono.
Lia (libervola) memora tago estas la 7-a de aŭgusto en la katolika eklezio kaj la 10-a de aŭgusto en la ortodoksismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.