kredantoj je sikismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sikoj aŭ siĥo[noto 1][1] ( /siːk, sɪk / ; panĝabe ਸਿੱਖ sikkh) estas sekvantoj de sikismo, kiu estas panenteisma religio kiu ekestis en la 15-a jarcento en la panĝaba regiono de la nordokcidento de la barata subkontinento[2]. La esprimo "siĥa" devenas de la sanskrita vorto शिष्य (śiṣya; sekvanto, studento) aŭ शिक्ष (śikṣa; instruo)[3]. Laŭ la sika kondutkodo Rehat Maryada (litere: vivi kun akcepto de limigo) kiu difinas la diferencon inter siko kaj ne-sikon, estas siko "ĉiu homo, kiu kredas je Unu Senmorta Dio".
Sikoj | |
---|---|
etnoreligia grupo | |
religiano • teisto | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
Sikismo | |
La esprimo "sik" fakte nur rilatas al sikismaj partianoj [?] kaj ne al etnoj. Sikismo tre malofte serĉas aliĝantojn el ekstere. Tial plej multaj sikoj havas fortajn etno-religiajn ligojn. Multaj landoj (kiel Britio) agnoskas sikojn kiel etnojn en sia censo[4].
Sikaj viroj havas la mezan nomon aŭ familinomon "Singh" (leono), dum virinoj havas la nomon "Kaur" (princino). Sikoj, kiuj trapasis khanḍe-kī-pahul (la ceremonio de sika iniciato), rekoneblas ankaŭ al la Kvin K aŭ Panj kakke (5 de ekstere videblaj simboloj) : "Kesh", ne tranĉitaj haroj kaj kovritaj per turbano; "Kara", fera aŭ ŝtala braceleto; "Kirpan", glavo; "Kachera", kotona subvesto; kaj "Kanga", ligna kombilo.
La sika hejmlando estas la panĝaba regiono de la hinda subkontinento, kvankam en modernaj tempoj ili disvastiĝis al diversaj landoj kiel ekzemple Britio, Usono, Kanado, Germanio kaj Malajzio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.