Sidonie Dlouhá
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sidonie Dlouhá (mortis la 9-an de aŭgusto 1940) estis ĉeĥa pionira esperantistino.
Sidonie Dlouhá | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 9-an de aŭgusto 1940 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Pri ŝia vivo konserviĝis nur malmultaj informoj. La mortanonco sciigas, ke ŝi estis prezidantino de la rondeto de esperantistinoj en Prago kaj membro de Prepara Komitato de la 13-a Universala Kongreso okazinta en Prago en 1921. Ĉe la Rondeto de Esperantistinoj ŝi laboris komence kiel sekretariino sub prezidanteco de Julie Šupichová.
En Esperantský zpravodaj (Esperanto-informilo) 1923 ŝi gvidis rubrikon Anguleto por progresintoj.
Dum vintra sezono 1935/1936 kunvenadis ĉiulunde inter 19-21 horoj en privata loĝejo de f-ino Sidonie Dlouhá 15 lokaj esperantistoj por aŭskulti prelegojn de Julie Šupichová pri la tutmonda literaturo kaj pri Esperanto-novaĵoj.
Artikoloj
- La stelo de Smetana (La Progreso 9/1921)
- Co čísti? (Kion legi? - Esperantský zpravodaj 3/1922)
Tradukoj
- Karel Václav Rais: Ofero de malriĉa patrino (La Progreso 10/1922)
- Rudolf Medek: Pilgrimado de infanoj en Siberion (La Progreso 1926)
- Prezidento Masaryk al la infanoj (La Progreso 1928)
- Alois Jirásek: Malnovurba astronomia horloĝo (En: Julie Šupichová: Legu kaj parolu)
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.