Agno TI
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Agno estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4050 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
- La mallongigo TI en Agno TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Agno. |
Agno | |
---|---|
Blazono de Agno | |
Agno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Agno |
Koordinatoj | 45° 59′ 43″ N 8° 54′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4050 |
Areo | 2,49 km² |
Alteco | 280 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6982 |
Komunumkodo | 5141 |
Mapo de Agno |
Geografio
Agno situas ĉe la alfluo de la rivero Vedeggio al la okcidenta brako de la Lago de Lugano, du kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Agno, Cassate, Mondonico kaj Serocca.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,49 km², de kiuj 20,1% estas kovritaj de arbaro, 22,1% servas por agrikulturo kaj 55,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Agno limas en nordo al Bioggio, en oriento al Muzzano, en sudo al Magliaso, en sudsudokcidento al Neggio, kaj en okcidento al Vernate.
Trafiko
Tra Agno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 399 de Lugano al Ponte Tresa kaj la kantona ĉefvojo 398 de Ponte Tresa al Manno, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 2 al la montopasejo Monte Ceneri. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas 2 kilometrojn oriente de la komunumo en Muzzano. En Agno situas la internacia Flughaveno de Lugano. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la trama etspura fervojo de Lugano al Ponte Tresa, kaj per la liniŝipoj sur la Lago de Lugano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Agno datiĝas el la jaro 818 Anium. La merkatoloko supozeble estis centro de romia kantono. Dum mezepoko la episkopo de Milano posedis fiŝkapatan rajton en Agno, kiun poste akiris la episkopo de Como kaj kiu tiam fariĝis privata havaĵo kaj en la jaro 1843 surbaze de kantona verdikto estis nuligita. En la dua duono de la 20-a jarcento Agno kiel la tuta regiono forte ekkreskis. Ekde la jaro 1980 ekde la flugplaco Agno ekzistis liniflugoj. En la jaro 1996 la aerodromo ricevis la flughavenan permeson kaj estis transformita al internacia flughaveno.[3]
Vidu ankaŭ
- Agno (stacidomo)
- Aliaj signifoj de Agno
- Serocca (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.