Septo
intervalo From Wikipedia, the free encyclopedia
Septo (aŭ septimo de la latina vorto septimus = la sepa) estas intervalo de iu noto al la sepa sinsekva en diatona gamo. Tia intervalo konsideratas dissona.

Variaĵoj
Septoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas
- la granda septo (a), kiu konsistas el la intervalo kvin plendutoj plus duonduto (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 15/8, t.e. ĉirkaŭ 1 088,3 cendoj), kaj
- la eta septo (b), kiu konsistas el la intervalo de kvar plendutoj plus du duondutoj (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 16/9, t.e. ĉirkaŭ 996.09 cendoj).
Multe pli maloftaj estas
- la aŭgmentita septo (c), kiu ampleksas ses plendutojn", kaj
- la diminuita septo (d), ankoraŭ duonduto pli malgrandas ol la "eta septo".
La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita septo" samas al okto respektive "diminuita septo" al granda sesto.
Aŭdaj ekzemploj
- Eta septo:
- supren
C-B bemola
- suben
C-D
- supren
- Granda septo:
- supren
C-B
- suben
C-D bemola
- supren
Vidu ankaŭ
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.