From Wikipedia, the free encyclopedia
La Schindhübel estas 571m alta monto meze de la Palatinata Arbaro en la distrikto Bad Dürkheim, Rejnlando-Palatinato, Germanujo.
Schindhübel | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 571 m | ||
Situo | Palatinata Arbaro Rejnlando-Palatinato, Germanujo | ||
Montaro | Frankenweide | ||
Geografia situo | 49° 20′ N, 7° 53′ O (mapo)49.3267777777787.8753055555555 | ||
| |||
la monto troviĝas 5 km sudokcidente de Elmstein. Ĝi estas parto de la centra masivo Frankenweide, trans kiu iras la Palatinata ĉefa akvodislimo. La masivo entendiĝas de Hochspeyer en la nordo trans Johanniskreuz ĝis Hauenstein rn ls sudo. En la meza parto inter Johanniskreuz kaj Hermersbergerhof la montmasivo formas altebenecan regionon, je kies limoj troviĝas profundaj valoj.
De Eschkopf (alteco 608 m) iras nordoriente trans la Schindhübel ĝis la altaĵo Bloskülb (alteco 570 m) apud la Elmstein-a komunumparto Iggelbach altĉeno, kiu formas la lokan akvodislimon, kiuj apartigas la suprajn alfluantojn de la riveretoj Speyerbach kaj Helmbach: la rojo Erlenbach, la plej forta fontrojo de la Speyerbach, fluas de la monto Eschkopf okcidente de la Schindhübel a nordo. La rojo Blattbach iras kiel maldekstra alfluanto de la Helmbach de la Schindhübel orienten.
2 km nordoriente de la monto Schindhübel direkte al la monto Bloskülb kaj Iggelbach troviĝas murrestaĵoj de forstdomo, kiu apartenu al la „Jäger aus Kurpfalz“ *ĉasisto el la elektpalatinato), kiu probable estis la pseŭdonimo de la iama Palatingrafo Johann Kasimir von Pfalz-Simmern.
Vidu la ĉefan artikolon Schindhübelturm
Sur la monto Schindhübel staras la 17 m alta ligna turo Schindhübelturm, kiu estis konstruita en la jaro 1975 de pioniroj de la Bundeswehr el Speyer.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.