komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Schönengrund estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Schönengrund | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Schönengrund apartens al la distrikto Hinterland. |
Geografia situo | CH1903: 735174 / 243265 (mapo)47.3263888888899.2269444444445 |
Nombro de loĝantoj | 478 |
Areo | 5,19 km² |
Alteco | 844 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9105 |
Komunumkodo | 3003 |
Schönengrund situas en la regiono kaj iama distrikto Hinterland (Malantaŭa Lando) proksimume en la mezo inter Herisau kaj Wattwil. La vilaĝo Schönengrund praktike kunkreskis kun la najbara vilaĝo Wald, kiu apartenas la la sanktgala komunumo Neckertal. La plej alta punkto de la komunumo estas la pinto de la monto Hochhamm sur alteco de 1275 m s.m. Laŭ la monto la komunumo estas ankaŭ nomita Hamm.
La komunumo Schönengrund limas en nordoriento al Schwellbrunn, en sudoriento al Urnäsch, en sudokcidento al Hemberg (SG), kaj en nordokcidento al Neckertal (SG).
Tra la komunumo Schönengrund pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Herisaŭ al Wattwil. La komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Herisau al Brunnadern al la publika transportreto. Ĝis 1992 ekzistis seĝotelfero de Schönengrund al la monto Hochhamm.
La unua dokumenta mencio de Schönengrund datiĝas el la jaro 1268.[1] La hodiaŭa komunumo fondiĝis per la disiĝo de la komunumo Urnäsch kaj konstruo de la preĝejo en la jaro 1720. Ekde la findo de la 18-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento en Schönengrund prosperis tekstilindustrio. En la jaro 1931 tamen fermiĝis la lasta brodadofabriko en la vilaĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.