Lütschental estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lütschental (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando, Ĝemelurboj Bettlach SO vd ...
Lütschental
Thumb
Blazono de Lütschental
Blazono de Lütschental
Thumb
Lütschental
--
Nigra Lütschine en Lütschental
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoInterlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009Interlaken
Geografia situo CH1903: 639137 / 164773 (mapo)46.6330555555567.9497222222222

Thumb

Nombro de loĝantoj236
Areo12,35 km²
Alteco714 m super marnivelo
Poŝtkodo3816
Komunumkodo0586
Thumb
Mapo de Lütschental
Mapo de Lütschental
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo Lütschental situas en Berna Oberlando en la alpa valo de la rivero Nigra Lütschine, kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento. La komunumo, kiu ne disponas efektivan vilaĝan kernon konsistas el diversaj malgrandaj setlejoj, nome Lütschental (en la centro, kie troviĝas la stacidomo), Pfang (rekte sude de Lütschental), Baumgarten, Louwena, Stägmatta, Buechholz, Lindi kaj Stalden (ĉiuj en la valo laŭlonge de la rivero listigitaj de okcidento al oriento), kaj Schärmatta (sur alteco de 1203 en nordoriento). Krome al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj al alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,35 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lütschental limas en okcidento kaj nordo al Gündlischwand, en nordnordoriento al Iseltwald, en oriento al Grindelwald, kaj en sudo al Lauterbrunnen.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 222 de Gündlischwand al Grindelwald. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per stacidomo ĉe la etspura montara trajnlinio de la Bernaj Oberlandaj Fervojoj de Interlaken al Grindelwald.

Loĝantaro

En la 18-a jarcento vivis iomete malpli ol 200 homoj en Lütschental. Tiam la loĝantaro forte kreskis ĝis 1850, kiam vivis 455 personoj en la komunumo. Sekvis elmigra ondo finde de la 19-a jarcento. Ekde la 1980-aj jaro la nombro da loĝantoj plimalpli stagnis sur la aktuala nivelo.

Pliaj informoj Disvolviĝo de la loĝantaro ...
Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro176418501880190019301950198019902000
Loĝantoj198370455428318267211238253
Fermi

Ekonomio

Tradicie la komunumo Lütschental vivis de alpopaŝteja agrikulturado. Ekde la komenco de la 20-a jarcento la turismo kaj la elektrocentralo de la Jungfrau-Fervojo fariĝis gravaj labordonantoj en la komunumo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lütschental datiĝas el la jaro 1238 kiel Liscinthal. Dum mezepoko Lütschental apartenis al la Senjorujo Unspunnen kaj estis en la 13-a kaj 14-a jarcento akirita de la Monaĥejo Interlaken. En la jaro 1349 la vilaĝanoj de Lütschental partoprenis la ribelado kontraŭ la monaĥejo. Post la reformacio en la jaro 1528 la komunumo de Berno, kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Patronaj komunumoj

En la kadro de la patroneco por montaraj komunumoj, la komunumoj Gelterkinden en Kantono Bazelo Kampara kaj Bettlach en Kantono Soloturno transprenis patronecon de Lütschental, kunlaborante kaj donante financan subtanon pro infrastrukturaj projektoj. [4]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.