From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaetano dei Conti di Thiene (naskiĝis la 1-an de oktobro 1480 en Vicenza, mortis la 7-an de aŭgusto 1547 en Napolo) estis itala katolika pastro kaj religiema reformanto, kiuj helpis fondi la ordenon de la Teatinanoj. Li estas rekonita kiel sanktulo en la Romkatolika Eklezio, kaj lia festotago estas la 7-a de aŭgusto.
Sankta | ||
Gaetano Thiene | ||
---|---|---|
Ordenfondinto | ||
Persona informo | ||
Gaetano Thiene | ||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1480 en Argentino | |
Morto | 7-an de aŭgusto 1547 (66-jaraĝa) en Napolo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto advokato diplomato vd | |
Laborkampo | Kristanismo vd | |
Sanktulo | ||
Beatigo | 8-a de oktobro 1629 de Urbano la 8-a | |
Kanonizo | 12-a de aprilo 1671 | |
Festotago | 7-a de aŭgusto | |
Patroneco | senlaboruloj, hazardludantoj, dokumentkontrolistoj kaj labor-/fortunserĉantoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gaetano estis la filo de Gaspar, sinjoro de Thiene, kaj Maria Porta, personoj de la unua rango inter la nobelaro de la teritorio de Vicenza, en Lombardio. Lia patro mortis kiam Gaetano estis 2-jara. Dispoziciita al pieco de lia patrino, li studis juron en Padovo, ricevante sian gradon kiel doktoro en burĝa kaj kanona juro en la aĝo de 24. En 1506 li laboris kiel diplomato por Julio la 2-a, kun kiu li helpis kunakordigi la Venecian respublikon. Sed li ne estis ordinita pastro antaŭ la jaro 1516.
Revokite al Vicenza per la morto de lia patrino, li fondis en 1522 hospitalon por nesaniĝeblaj. Liaj interesoj estis dediĉitaj kaj al spirita kaj al fizika resanigo. Li aliĝis al samideanaro en Romo nomita Preĝantaro (oratorium) de la dia amo. Li intencis formi grupon kiu kombinus la spiriton de monaĥismo kun la ekzercoj de la aktiva ministerio. La morto de Julio la 2-a en 1523 igis lin retiriĝi de la Papa kortego kaj revenanta ree al Vicenza, li membrigis la samideanaron de Sankta Hieronimo kiu estis starigita laŭ la modelo de la roma preĝantaro. Tamen, tie la samideanaro konsistis el viroj de la plej malsupraj stacioj de vivo. Tio kaŭzis embarason al liaj amikoj. Sed Gaetano insistis kaj elserĉis la malsanojn kaj la senhavulojn en la tuta urbo, kaj laboris en la hospitaloj de la senhelpuloj.
Nova kongregacio estis kanone fondita fare de papo Klemento la 7-a en la jaro 1524. Unu el liaj kvar kunuloj estis Giovanni Pietro Carafa, la episkopo de Chieti, elektita unua ĉefo de la ordo, kiu poste iĝis papo (Paŭlo la 4-a). De la latina nomo de la grandurbo Chieti Theate ekestis la nomo sub kiu la ordo estas konata: la Teatinanoj. La ordo kreskis je sufiĉe malrapida rapideco: ekzistis nur 22 Teatinoj dum la Disrabado de Romo (1527). Ili sukcesis eskapi al Venecio post kiam ilia domo en Romo estis ruinigita kiam la soldatoj de imperiestro Karlo la 5-a enmarŝis la grandurbon.
Tie Gaetano renkontis Gerolamo Emiliani, kiun li helpis en la establado de lia porklerikula kongregacio Ordo Clericorum Regularium a Somascha. En 1533 li fondis domon en Napolo kiu helpis tiujn kiuj deziris kontroli la progresojn de Luteranismo. La jaron 1540 Gaetano troviĝis en Venecio denove kaj de tie li etendis sian laboron al Verono. Li fondis bankon por helpi al la senhavuloj kaj oferti alternativon al procentegistoj. Ĝi poste iĝis la Banko de Napolo. Li entombigitis en la Kirko San Paolo Maggiore en Napolo; ekster la eklezio estas placo nomita por li, kun statuo.
Li beatuliĝis la 8-an de oktobro 1629, fare de Urbano la 8-a. La 12-an de aprilo 1671, Gaetano estis enkanonigita. kune kun Rozo de Lima, Luis Beltrán, Francis Borgia kaj Felipe Benicio. Li estas konata kiel la patronsanktulo de la senlaboruloj, hazardludantoj, dokumentkontrolistoj kaj labor-/fortunserĉantoj. Memortago de li estas la 7-a de aŭgusto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.