Remove ads
kristana konfesio en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sankta Eklezio de Jesuo estas kristana konfesio en Japanio.
Laŭ parola tradicio, la komencoj de la eklezio devenas de 1937, kiam policisto en Manĉurio forĵetis sian paralizitan okjaran filinon el sia domo. La knabino tre malsaniĝis pro la malvarmumo. Kaj en ĉi tiu situacio, post fervora preĝo, Dio aperis al ŝi kaj ŝi mortis repacigita. La japana predikisto Ocuki Takeji (Ōtsuki Takeji, 大槻武二, 1906-2004), kiu tiam laboris en Manĉurio kiel misiisto de la evangeliisma Movado de Sankteco, eksciis pri tiu ĉi kazo kaj estis tiel impresita ke li komencis preĝi por la purigo de sia animo kaj por simila sperto.
Nuntempe ĝia sidejo situas en kvartalo Ukjo de Kioto.
La 9-an de januaro 1937, li datas sian propran mistikan sperton, dum kiu li estis supozeble penetrita de Kristo. Kazoj de kvazaŭaj miraklaj resanigoj ankaŭ estas rilataj al li. En alia vizio, li laŭdire ricevis kvar taskojn:
1. Preĝi por la restarigo de la juda nacio, Israelo.
2. Preĝi por la spirita vekiĝo de Israelo, kiu estas kondiĉo por la alveno de la Mesio.
3. Preĝi por la paco de Jerusalemo, kiu estas ŝlosilo por la monda paco.
4. Preĝi por la alveno de la Mesio.
La establado de la Ŝtato de Israelo poste estis interpretita kiel konfirmo de lia vizio kaj instruo.
En 1946, Otsuki laŭdire havis alian vizion tra kiu Dio ordonis al li establi sendependan konfesion nomitan la Sankta Eklezio de Jesuo (聖イエス会 Sei Iesu Kai?)
Ĝis hodiaŭ, la eklezio estas karakterizita per forta kristana Cionismo (en vikidatumoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.