From Wikipedia, the free encyclopedia
San Ildefonso, - tagaloge Bayan ng San Ildefonso - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.
San Ildefonso | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3010 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 713 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 899 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 5′ N, 120° 57′ O (mapo)15.078889120.941944 [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
Areo | 128,71 km² (12 871 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Ildefonso, Bulacan [+] | |||
San Ildefonso situas en interno de la insulo . San Miguel (Bulakano) troviĝas 9, Candaba 12, Baliuag 22, provinca ĉefurbo Malolos 26, San Fernando (Filipinoj) 31, Kezonurbo 46, ĉefurbo Manilo 55 kilometrojn (aere) .
La fruaj loĝantoj nomis tiun urbon Bulak pro la abundaj arboj kreskantaj sur la monteto, kie la urbo nun estas. La domoj tiam apartenis al la najbara komunumo. Kiam la hispanoj alvenis, la pli nova loknomo estis Hacienda San Juan de Dios, iom poste Bieno Buenavista fare de monaĥoj. Ĉar la populacio kreskis, kapelo estis konstruita kaj la loknomo iĝis San Ildefonso honore al patrono de Alfonso la 12-a (Hispanio). Ankaŭ tribunalo fondiĝis eĉ kun urborajto en 1877. Inter 1905 kaj 1906 San Ildefonso kunfandiĝis kun San Miguel. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. San Ildefonso atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.
En San Ildefonso oni produktas cementojn, piroteknikaĵojn. nutraĵojn, vestaĵojn, lignaĵojn, oni kultivas rizojn, legomojn, fruktojn.
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En San Ildefonso agrikultura kolegio estas la plej alta edukejo.
Al San Ildefonso kuras 3 vojoj.
San Ildefonso situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.