Saint-Lunaire
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Lunaire (galolingve "Saent Lunérr") estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.
Saint-Lunaire | ||
komunumo | ||
La malnova Grand Hôtel vidata de la plaĝo | ||
|
||
komunumo en Francio • setlejo | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Saint-Malo | |
Kantono | Dinard | |
Komunumaro | Komunumaro de Côte d'Émeraude | |
Situo | Saint-Lunaire | |
- alteco | 21 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 38′ 07″ N 02° 06′ 27″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 64 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 10,27 km² (1 027 ha) | |
Loĝantaro | 2 329 (2010) | |
Denseco | 226,78 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Michel Penhoët | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35800 | |
INSEE | 35287 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Saint-Lunaire | ||
Retpaĝo: TTT-ejo de la komunumo | ||
Komunumo de la urba areo de Dinard, kies centro etendiĝas sur la sablaj dunoj ("mielles") akumulitaj inter du masivoj el granito kaj grejso enirantaj en la Manikan Markolon, per la pintoj de Nick, de Décollé kaj de La Garde Guérin (tiu lasta, pli okcidenta estas en Saint-Briac).
Pri riĉeco de flaŭro, Saint-Lunaire, kiel Saint-Briac, estas inter la komunumoj de la departemento, kiuj en siaj diversaj biotopoj posedas plej multajn taksonojn, t.e. 599 por komunuma averaĝo de 348 taksonoj kaj departementa tuto de 1373 taksonoj (en 118 familioj). Estas ankaŭ 39 taksonoj kun forta heredaĵa valoro (el tuto de 207) ; 23 protektitaj taksonoj kaj 22 apartenantaj al la ruĝa listo de la armorika Masivo (departementa tuto de 237) [1]. Inter la plej interesaj lokoj :
Restaĵoj de galeritombo (plilongigita dolmeno) atestas pri loĝado ekde Neolitiko (2000 ĝis 5000 a.K.) Romia okupo daŭris dum kvin jarcentoj, sen influo al la aparta karaktero de tieaj loĝantoj: la Koriozolitoj.
Poste, okazis barbaraj invadoj de saksoj kaj de frisoj en 509, kiuj forpelis princojn kaj senjorojn. Kvar jarojn poste, albordiĝis al insulo Cézembre, Reĝo Arturo kaj Hoel la Unua, reĝo de Armoriko, venanta rekapti sian reĝlandon.
Sankta Lunaire (aŭ Léonor), unu el la filoj de Hoel la Unua kaj de sankta Pompée (aŭ Coupaia), frato de sankta Tudvalo kaj de sankta Sève, akompanata de monaĥoj kaj laikoj, eniris en ĉirkaŭ 535 en vastan arbaron, kulturebligis ĝin, konstruis kapelon, kie nun staras nun la Malnova Preĝejo, kiu estos starigita de la senjoroj de Pontual en la 11-a jc. En la 19-a jc, la aristokratoj perdis sian potencon kaj nova socio de eminentuloj, transformis la aspekton kaj ekonomion de Saint-Lunaire. La vilaĝo transformiĝis en banurbo, sub instigo ĉefe de Sylla Laraque, riĉega haitia milionulo. Li aĉetis kaj evoluigis la "Grand Hôtel", konstruigis multajn prestiĝajn vilaojn, elektran centralon kaj teniskampojn ankoraŭ famaj nun[3]. Pluraj elstaruloj : reĝino de Rumanio, beletruloj, pentristoj, artistoj pasis aŭ restadis en Saint-Lunaire. Eblas citi Émile Bergerat, Jules Verne, Jean Richepin aŭ ankaŭ Ève Lavallière. De tiu epoko restas belegaj vilaoj laŭ banurba stilo.
Ankoraŭ nun, Saint-Lunaire estas rezidejo de multaj elstaruloj kiaj Jean Rochefort, juvelisto Fred, Nicolas Hulot aŭ ankaŭ Emmanuel Chain.
La ĉefa ekonomia sektoro estas turismo.
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1792 | 1799 | Joseph Ohier | - | - |
1800 | 1806 | Sébastien Marcrix | - | - |
1806 | 1830 | Jonathas François Hyacinthe Marie de Penfentenyo de Cheffontaines | - | - |
1830 | 1833 | Jean François Rozé | - | - |
1833 | 1846 | Joseph Marie Ohier | - | - |
1846 | 1847 | Ambroise Betaux | - | - |
1847 | 1848 | Jean Louis Foyer | - | - |
1848 | 1854 | Louis Latruitte | - | - |
1854 | 1865 | Jean Touchet | - | - |
1865 | 1865 | Ambroise Betaŭ | - | - |
1865 | 1870 | Henry Touchet | - | - |
1870 | 1871 | Julien Ancelin | - | - |
1871 | 1884 | Henry Touchet | - | - |
1884 | 1912 | Alphonse Ollivier | - | - |
1912 | 1921 | Auguste Poulain | - | - |
1921 | 1929 | Edouard Sauffroy | - | - |
1929 | 1935 | Alexandre Devaux | - | - |
1935 | 1942 | Joseph Viel | - | - |
1942 | 1945 | Léonce David | - | - |
1945 | 1953 | Aristide Le Dantec | - | - |
1953 | 1965 | Jean Fouere | - | - |
1965 | 1977 | Gilbert Leblanc | - | Kuracisto |
1977 | 1992 | Pol Lebreton | - | - |
1992 | oktobre 1997 | Aimé Le Foll | - | - |
Oktobre 1997 | - | Michel Penhoët | Diversa Maldekstro (DVG) | Agrikulturisto Departementa konsiliano[4], Prezidanto de Komunumaro de Côte d'Émeraude |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
La komunumo enhavas du monumentojn klasitajn historiaj :
Pluraj bunkroj, restaĵoj de la dua mondmilito, estas ankoraŭ videblaj.
Malnova tunelo, nun falinta, ligis la malnovan preĝejon al Pinto de Décollé.
Tie en 1977, pentristo Geoffroy Dauvergne morte falis.
Enfluejo de Crèvelin, piede de Pinto de Nick (departementa natura areo), Goulet estas unu el la naturaj lokoj de Saint-Lunaire.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.