From Wikipedia, the free encyclopedia
NIKOLITS Sándor (pro. nikoliĉ) estis hungara flutisto, komponisto, instruisto naskita en Arado la 16-an de marto 1834 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de majo 1895.
Sándor Nikolits studis fluti de Franz Doppler, inter 1850 – 54 li estis ano de la orkestro de Nacia Teatro (Pest). Inter 1855 – 57 li estis flutisto la unua de la Carl-Theater de Vieno kaj dume li studis komponadon ĉe S. Sechter. De 1857 li estis dirigento de teatrotrupo de József Szabó de Arado, Temesvár, Szeged, Szabadka kaj Nagybecskerek. Inter 1862 – 65 li estis dirigento en Temeŝvaro, de 1865 denove flutisto de la Nacia Teatro, samtempe eklezia kapelestro ĉe la greka-katolika eklezio de Danubbordo. inter 1865 – 75 li estis flutinstruisto de la nacia muziklernejo, de 1870 instruisto pri muzikteorio kaj muzikkomponado de Tutlanda Teatra Lernejo, en 1875 komponadinstruisto de Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. En jaroj 1884 – 86 li estis muzikreferanto de Reĝa Operejo de Budapeŝto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.