From Wikipedia, the free encyclopedia
Rusalko (ruse русалка) en slava mitologio estas spirito (plejofte — ina) de akvo kaj flaŭro.
Tiu ĉi artikolo temas pri spirito en slava mitologio. Pri la bulgara feriejo vidu la tekston Rusalko (Bulgario). |
Rusalko | |
---|---|
klaso de mitaj estaĵoj • mita homforma raso | |
Informoj | |
Eble sama | Mavka • víla • Undino |
Sekso | ina |
Aliaj nomoj de tiu ĉi spirito estas kupalko, vodjanico aŭ vodjanajo, ŝutovko, ĉertovko, hitko, leŝaĉiho, lobasto (ruse купалка, водяница или водяная, шутовка, чертовка, хитка, лешачиха, лобаста).[1] Ankaŭ: navko, mavko (ruse навка, мавка).
Rusalkoj aperas sur la tero en la komenco de Pentekosta aŭ Rusalka semajno (ruse Русальная неделя), kiam sekalo komencas flori. Oni vidas ilin sur sekalkampoj, ĉe natura akvujoj, en arbaroj ktp. Laŭ popolaj kredoj, rusalkoj protektas kampojn kaj helpas al florado kaj rikolto. En la fina tago de Rusalka semajno, tiu ĉi spiritoj revenas en la mondon de mortintoj.
Oni kredis ke junulinoj, kiuj mortis antaŭ siaj edziĝoj, iĝis rusalkoj. Krome, ankoraŭ du kategorioj de mortintoj ankaŭ iĝis rusalkoj laŭ popolaj kredoj: junulinoj kaj infanoj, mortintaj dum Rusalka semajno, kaj suĉinfanoj, kiuj mortis antaŭ siaj baptoj.
Rusalkoj estas danĝeraj, ili povas dronigi aŭ sufoki homon, elvoki malsanojn kaj naturkatastrofojn, devojigi homon ktp.[2]
En orienta Polesio kaj suda Rusio oni faris la riton "konduko de rusalko" (ruse проводы русалки). En la lasta tago de Rusalka semajno grupo de junulinoj vestis unu el ili kiel rusalkon (ornamis ŝin per krono aŭ kronoj, fojfoje tute dekoraciis ŝin per verdaĵo) kaj malfrue en vespero kondukis la maskitan junulino ekster vilaĝon, en sekalkampon aŭ al rivero, al tombejo. Tie ili deŝiris la kronojn de la "rusalko", ĵetis ilin en akvon, en fajron, trans tombejan barilon kaj forkuris de la loko de "konduko", por ke rusalko ne kaptu kaj ne malutilu.[3]
Etnografio konas oferojn por rusalkoj. Vilaĝanoj oferis al ili tolojn[4], piedveston, panon[5]. A. V. Tereŝenko priskribas la oferadon de blinoj al rusalko, kiu estis kunirata de ĉi tiuj vortoj:[6]
ruse: | Esperante: |
---|---|
Русалка, царица, Красная девица, |
Rusalko, reĝino, Bela junulino, |
La samaj vortoj estis skribitaj kiel parton de rita popolkanto en Rjazanja provinco.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.