From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝecflugila sturno, Onychognathus morio, estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo. Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Orienta Afriko el Etiopio al Kablanda Provinco en Sudafriko. Origine reproduktiĝas ĉefe sur rokaj klifoj, elstaraĵoj kaj kanjonoj, sed ĝi estas nuntempe komuna en urbaj areoj, kie uzas konstruaĵojn kaj aliajn artefaritajn strukturojn kiel nestolokoj.
Ruĝecflugila sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla ruĝflugila sturno ( Onychognathus morio ) en Natalo, Kvazulu-Natal, Sudafriko.
Ruĝflugila sturno ( Onychognathus morio ) ino sur Tablomonto, Kaburbo, Sudafriko. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Onychognathus morio (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝecflugila sturno konstruas neston kovritan el herbo kaj bastonetoj kun elkota bazo, sur natura aŭ struktura kornico. La ino demetas 2–4, kutime 3, bluajn ovojn, kun ruĝecbrunaj punktoj. La ino kovas la ovojn dum 13–14 tagoj, kaj elnestiĝo okazas post pliaj 22–28 tagoj. Tiu sturno estas komune parazitata de la Tufkukolo.
La Ruĝecflugila sturno estas teritoriema, agresema kaj netolerema dum la reprodukta sezono, kaj atakas aliajn speciojn, inklude hejmajn animalojn kaj homojn.
La masklo de tiu 27–30 cm longa sturno havas ĉefe irizecan nigran plumaron, kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge. La ino havas cindrogrizajn kapon kaj supran bruston. Junulo similas al masklo, sed ĝi estas malpli brila ol plenkreskulo, kaj havas brunajn pli ol malhelruĝajn okulojn. La etiopia subspecio O. m. rupellii estas pli longvosta ol la nomiga formo kaj interreproduktiĝas kun ĝi. Ĉiuj havas fortikajn bekojn iom korvecajn kaj nigrajn; ankaŭ la kruroj estas nigraj.
Tiu specio havas nombrajn fajfajn alvokojn, sed la plej familiara estas la kontaktalvoko, ĉer-leeeoo.
Kiel ĉe aliaj sturnoj, ankaŭ la Ruĝecflugila sturno estas ĉiomanĝanta, kaj prenas ampleksan gamon de semoj, beroj, nektaron kaj senvertebruloj. Kiel ties parencoj nome Bufagedoj, ĝi ripozas sur gregoj kaj antilopoj, serĉe de ektoparazitoj kiaj iksodoj. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn kaj homajn manĝorubaĵojn. Ĝi estas tre gregema kaj formas grandajn arojn for de la reprodukta sezono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.