From Wikipedia, the free encyclopedia
Furnario aŭ pli precize Ruĝa furnario (Furnarius rufus) estas specio de la paseroformaj birdoj de la familio de furnariedoj kaj de ties plej tipa genro nome Furnarioj aŭ Furnarius. Tiu birdo vivas en Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj ĉefe en Brazilo. Ĝi estas konata pro sia nesto, kiu similas al forno kaj estas farita el koto, pajlo kaj sterko. En Argentino la furnario estas simbola birdo de la lando kaj nomiĝas "hornero" (fornisto).
Spite la nomon tiu birdo estas pli bruneca ol ruĝa, kaj tia nomo ŝuldiĝas nur al la ruĝeca nuanco de la brunaj supraj partoj, ĉefe en la vosto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.